Page 107 - heleco-100
P. 107
aktivuloj estis ankaŭ tre utilaj por alfronti la problemaron de la civil-milito, kiu okazis
post la kapto de la politika potenco far la bolŝevikoj.
Sed post kiam la soveta reĝimo estis firme establita, ĝi bezonis alian tipon je aktivuloj,
specife ĝi bezonis burokrataron. Atentu, en ĉi tiu kunteksto la termino “burokrataro” ne
havas pejorativan aŭ malestiman signifon. Oni inkluzivas en ĉi tiu nocio de “burokrat-
aro” ĉiaspecajn specialistojn kaj teknikistojn necesajn por la ŝtata administrado: scienc-
istoj, ekonomikistoj, edukistoj, ĵurnalistoj, san-profesiuloj, sociologoj, soldatoj, inĝenie-
roj... Kelkaj iamaj bolŝevikoj estis taŭgaj por tiuj taskoj, Ekzemple, Krupskaja, la edzino
de Lenino, povis plenumi instruajn taskojn eĉ post la morto de ŝia edzo, kaj ankaŭ
Inessa Armand ĝis ŝia frua malsano kaj morto. Multaj aliaj komunistoj estis preparitaj
kaj plen-umis taskojn necesajn por la bona funkciado de la ŝtato kaj la socio. Sed
necesis multe pli da teknikistoj kaj ĉiaspecaj specialistoj, kiuj ne estis komunistoj laŭ la
bolŝevika sen-co de la termino. Fakte, kelkaj, multaj el ili, venis el la carisma medio. Jam
dum la civil-milito multaj militistoj el la cara armeo batalis por la soveta ŝtato.
Tiel do, ekde la tempo de la registaro de Lenino ekzistis multaj homoj en administraj
kaj soci-influaj postenoj kies rilato kun la Soveta ŝtato estis nur labora. El inter tiuj dung-
itoj kaj tiuj kiuj serĉis ian manieron vivteni, venis la novaj membroj de la Komunista
Partio kiu monopoligis la politikan potencon. La internaj luktoj kiuj okazis en la partio
post la morto de Lenino kreis la kondiĉojn por ke multaj el la novaj membroj povu poli-
tike prosperi elektante la venkan flankon. Stalino malfidis je la antikvaj altrangaj bolŝe-
vikoj kiuj povis konkuri kun li, kaj ĉirkaŭis sin per senkondiĉaj fideluloj kiuj volis
prosperi liaserve. Lavrenti Berija estis tipa kazo, kvankam ne la sola, de ĉi tiu tipo
de personaro, dungo-soldatoj de la politiko.
Sed la aferoj eĉ plimalboniĝis kadre de la menciita stalinista kampanjo kontraŭ la popo-
la rezisto al la politiko de totala kolektivigo de la ekonomio. Por tiu speco de milito,
Stalino bezonis senskrupulajn homojn, kapablajn torturi kaj mortigi. La novaj partianoj
konceptis la komunistan disciplinon kiel blindan obeon al la hierarkio kiajn ajn estus
la ricevitaj ordonoj, kaj en tiuj cirkonstancoj la ordonoj estis tre kruelaj... La kontraŭ-
komunisma propagando de la kapitalista mondo profitis ĉion-ĉi por misfamigi la marks-
ismon kaj ideologie plifortigi la dominantan klason.
Tamen ne ĉio okazanta en Sovetunio estis trankviliga por la potencoj de la kapitalista
mondo. La kvinjaraj planoj de industriigo atingis rapidajn kaj mirigajn progresojn en la
ĝis tiam malevoluinta rusia industrio. Estis naskiĝanta nova industria potenco, de komun-
ista politika signo, kaj krome la Komunista Internacio kreita de Lenino promociis marksist-
leninistajn partiojn en la industriaj landoj, eĉ en Usono mem. Tial persistis la ideo detrui
tian minacon kontraŭ la kapitalismo. La faŝistaj organizoj komence ĝuis aprobon kaj sim-
pation de la potencoj de la kapitalista mondo. Mussolini estis aprezita de la imperiistaj
potencoj, kaj Hitler ricevis, en 1936, la ŝancon organizi la Olimpik-ludojn. Ĉio sugestas
ke oni kalkulis je Germanio por permilite ataki Sovetunion.
La faŝistaj reĝimoj ŝajnis adaptiĝi al la esperoj kiujn metis sur ili la kapitalistaj centroj;
ili detruis la komunistajn organizojn en siaj naciaj sferoj. Sed poste la aferoj ne dis-
107