Page 108 - heleco-100
P. 108
volviĝis laŭ esperite. Germanio ne rezigniĝis al la subalterna rolo asignita al ĝi. Daŭris
tie la frustracio pro ĝia malvenko en la Unua Mond-Milito, kaj oni emis revenĝon
kontraŭ la venkintoj. T. e., persistis la inter-imperiistaj kontraŭdiroj kiuj estis kaŭz-
intaj la Grandan Militon. Ni konas la historion de la Dua Mond-Milito kaj scias ke, finfine,
la Sovetunio de Stalino estis inter la venkintaj aliancanoj kontraŭ la faŝismo, kio per-
mesis al ĝi etendi sian influon al pluraj orienteŭropaj landoj.
En tiuj landoj estis establitaj reĝimoj kun politika monopolo de komunistaj partioj laŭ
la sama stalinista kliŝo kiel en Sovet-Unio. Kvankam post la morto de Stalino, en 1953, oni
entreprenis, far la politika potenco, procezon je mal-stalinigo por kondamni kaj forpeli
la plej fiajn aspektojn de la stalinista epoko, daŭris ĉie en la bloko sub sovetia influo,
la politika monopolo de la Partio kaj la ŝtata ekonomio. La fakto ke la loĝantaro de tiuj
landoj ne memvole alprenis tiun situacion, kaj ke la kapitalismo, sub usona gvidado,
apogis reziston kaj rifuzon, estis la kaŭzo de tumultoj kaj provoj, perforte sufokitaj
de la sovetia potenco, rompi la blokon: Berlino, Hungario, Ĉeĥoslovakio...
Verdire, la situacio de la heredaĵo de Lenino dum tiuj jardekoj post la Dua Mond-Milito
estis eĉ pli komplika. Iuj komunistaj reĝimoj, kiel tiuj en Albanio kaj Jugoslavio, ne estis
en la sovetia orbito. Kaj revolucioj kun marksism-leninisma marko okazis ankaŭ en aliaj
mondpartoj: Ĉinio, Koreio, Kubo... Kaj dume la imperiista kapitalismo trovis rifuzon
en multaj partoj de la mondo, el kio rezultis egan procezon de senkoloniigo.
Sed en la lukto, mondskale, inter la kapitalismo kaj la komunista alternativo iniciatita
de Lenino, la krizo kaj kolapso de la tuta sistemo kiun kunigis Sovetunio, okazis ega
kvalita ŝanĝo. Temis pri ia krizo akceptita, kvazaŭ organizita de interne, de la politika
sistemo mem. Tio estas, ne okazis milita venko de iu kapitalisma potenco super Sovet-
unio. Nek ekzistis popolaj kontraŭrevoluciaj movadoj kiuj renversus la establitan politi-
kan potencon. Fakte, estis la regantoj mem, kiuj likvidis la marksista-leninistan teorian
bazon sur kiu baziĝis ilia potenco, kaj en Sovetunio daŭre tenis kaj ekzercis la politi-
kan potencon homoj el la likvidata potenca aparato. Kio estis okazanta?
La klarigo de tiu fenomeno estas la evoluo kiun la tipo je komunista partiano de Sovet-
unio spertis dum 70 jaroj. La rusiaj komunistoj de 1990 ne estis la bolŝevikoj kiuj gvidis
la revolucion de 1917. Ili ankaŭ ne estis inspiritaj de la komunista idealo konstrui egale-
can, senklasan socion. Tio estas, jes, estis iuj kiuj aspiris al tiu celo, kaj ankoraŭ ekzis-
tas hodiaŭ, sed ili estas same minoritataj kiel en ĉiu kapitalista lando. La plimulto el la
anoj de la rusia Komunista Partio en la fina jardeko de la 20-a jarcento estis amaso da
politikaj solduloj kiuj aliĝis al la partio por ekzerci la funkciojn disponigitajn al ili de
la politika monopolo de la sovetia ŝtato. Kiam venis la tempo pridubi tiutipan ŝtaton,
por tiuj homoj la drivo al burĝspeca socio estis eĉ pli promesplena. La sovetia ŝtato havis
pezajn engaĝiĝojn al la popolanoj de la lando: ĝi devis disponigi laborlokon kaj loĝejon
por ĉiuj homoj, kaj publikan sanservon kaj edukon por ĉiuj egale. La malsukcesoj en la
plenumado de tiuj pezaj taskoj kaŭzadis misfamon al la reganta partio. Por tiuj “komun-
istaj” regantoj, la socialismo estis neeltenebla ŝarĝo. Estis pli komforte liberigi sin el
tiuj politikaj devoj kaj lasi al la merkato asigni laboron, loĝejon, sanservon... al ĉiu
108