Page 109 - heleco-100
P. 109

homo laŭ ties ebleco. Cetere, la privatigo de la ĝis tiam ŝtata

                                        posedaĵo  provizis  okazon  de  riĉiĝo  de  la  altrangaj  kaj
                                        influaj  funkciuloj  de  la  ŝtata  aparato.  La  kazoj  de  Boris
                                        Jelcin kaj Vladimir Putin estas tre klaraj tiorilate.

                                        Lenino ne estas libera el respondeco pri tiu evoluo de la tipo
                                        je komunista partiano. Tiu evoluo komenciĝis jam dum lia regad-
                                        etapo. Kiel bona konanto de la historio, kia li estis, li devus

                                        konscii ke tiu evolua procezo estis identa al tiu okazinta en la
                                        kristanaj eklezioj ekde la konsciaj predikistoj de la primitiva
                                        kristanismo ĝis la nuna soldula eklezia klerikaro, kiu vivas kaj
                                        eltiras profiton el la realigo de iu kulto kiu apartigas la homojn

                                        el la liberiga celo de la evangelia mesaĝo.
                                        Li bone komprenis ke la batalon por la socialismo kaj la komun-
                                        ismo oni devas fari ene de la homa menso. La ikonografio pri

                                        li prezentas lin instruante pri politiko al homaj grupoj, grandaj
                                        kaj malgrandaj. Kaj li tre dediĉis atenton ankaŭ al la instruado
                                        pere de gazetoj kiel ISKRA, VPERJOD… same kiel per lia

                                        ampleksa verkaro.
                                        La proceduro estis taŭga, sed Lenino estis obsedita de la ideo
                                        de rapida konkero de la politika potenco per revolucio kiu iĝus

                                        tutmonda kaj ebligus rapidan progreson al tiu ideala celo de
                                        la senklasa socio. Tio estas, li atribuis egan gravecon al la kapto
                                        kaj ekzercado de la politika potenco ĉiakoste, sen rimarki ke,

                                        kun aŭ sen kontrolo de la politika potenco, la antaŭeniĝo al
                                        socialismo ne eblas sen amasa socia akcepto. Kaj tio postulas
                                        edukan agadon kaj atenton al la amasoj pli persistan kaj daŭran

                                        ol la vivo de unu generacio.
                                        Tia persista kaj longdaŭra edukado de la popolaj amasoj devas
                                        esti realigata de ia organizo, kompreneble. Ne gravas ĉu tia orga-
                                        nizo nomiĝus Eklezio, Komunista Partio aŭ alimaniere. L. L.

                                        Zamenhof konceptis tian organizon kiel Esperantista Movado,
                                        sed gravas ne forgesi la internan ideon, kiu devus inspiri kaj

                                        animi la aktivulojn. Temas pri valoroj kiaj solidareco, frateco,
                                        kompato, komprenemo… Forgesis tiujn valorojn la eklezioj kiuj
                                        predikas krucmilitojn kaj organizas inkivziciajn tribunalojn.
                                        Kaj same preteratentas tiujn valorojn la komunistaj organizoj,

                                        stalinistaj aŭ ne, kiuj kalkulas je perforto por alfronti la pro-
                                        blemojn eksterajn kaj internajn. Ĉiuj devas lerni ke la celo ne
                                        pravigas ĉiutipajn rimedojn. La celo al kiu Lenino dediĉis sian

                                        vivon meritas plenan apogon, kaj lia sperto provizas utilan ins-
                                        truon por perfektigi la agadon.

                                                             109
   104   105   106   107   108   109   110   111   112   113   114