Page 110 - heleco-100
P. 110
En la senorda arkivo de mia komputilo mi hazarde trovis lasttempe la tekston de la
ĉi-suba artikolo. Ŝajnas ke ĝi ne estis sendita al iu ajn el la E-gazetoj kiuj kutime
publikigas miajn skribaĵojn. Ĝia verkado laŭŝajne okazis en la jaro 1999 aŭ 2000,
subinflue de la tiamaj okazantaĵoj de la disfalo de la socialisma bloko de Orienta
Eŭropo.
La pripensoj esprimataj per tiu teksto havas nur relativan intereson nuntempe. Iuj
el ili estis spekulado pri kia estos la 21-a jarcento en kiu ni jam estas nun plen-
enmetitaj; iuj esprimitaj prognozoj estis trafaj, aliaj ne. Sed eble la plej interesa estas
tiu parto per kiu mi provis interpreti la kaŭzojn de la krizo de la komunistaj reĝimoj.
F. Castaño .
La socialista jarcento finiĝas… kio anstataŭos ĝin? Per ĉi tiu skribaĵo mi intencas
fari spekulativan prognozon intencante konjekti kia estos la epoko kiu sekvos la
nun finiĝantan 20-an jarcenton. Evidentiĝas ke la grandaj ŝangoj laste okazintaj
pretigas la scenejon por alitipa mondo, kaj krome videblas la unuaj signoj de tiu
mondo de la nova jarcento.
Mi traesploros tiujn signojn kaj klopodos klarigi kion ili signifas. Sed unue mi
devas ekspliki kial mi nomis ĉi-tiun jarcenton “la socialista jarcento”. Ĉar mia
opinio estas tio ke la 20-a jarcento p. K., en kies lastaj jaroj ni troviĝas, havis/as
kiel ĉefa eco aŭ karakteraĵo, por la tuta mondo, la socialismon.
Mi komprenas ke la eksplikado estas necesa ĉar povas ŝajni enormaĵo nomi
“socialista” iun jarcenton dum kiu okazis du mondmilitoj, floris la rasisma
faŝismo, kaj du trionoj el la homaro dronis/as en mizera stato sub la imperiisma
premo. Kaj tamen tiel estas: la 20-a jarcento estis, unuafoje en la historio,
“socialisma” jarcento, asignante al la termino “socialismo” la signifon kiun ĝi
havas en la marksisma verkaro.
Eble iu pensus ke la kialo de tiu “socialista” adjektivo por ĉi 20-a jarcento estas la
fakto ke en ĝi okazis la venko de socialistaj revolucioj: Rusujo, Ĉinio kaj aliaj, kaj
110