Page 111 - heleco-100
P. 111
dum multaj jardekoj ekzistis socialistaj landoj, socialista sistemo, socialista
bloko... kaj ankoraŭ nuntempe persistas iuj komunistaj -do socialistaj- reĝimoj.
Kompreneble, ankaŭ tiuj faktoj kontribuas al mia titol-asignado, sed ĝi tute ne
estas nur pro tio.
Mi insistas pri tio ke la “socialista” karaktero de nia jarcento estis por la tuta
mondo. Ĝi manifestiĝis antaŭ la rusia revolucio de 1917, kaj iomgrade persistas
post la disfalo de la socialista bloko de Orienta Eŭropo. Tiu socialista karaktero de
la epoko manifestiĝis ankaŭ en la kapitalisma mondo -ankaŭ en la ege subpremita
Tria Mondo-, kaj eĉ ene de la faŝismaj reĝimoj de ĉi-tiu jarcento.
Do, mi klarigu tiun eksterordinaran aserton. Komence mi devas diri ke preparis la
terenon, en la teoria sfero, la filozofoj kaj verkistoj de la 19-a jarcento, samkiel la
teoriistoj de la socialismo, la tiel nomataj “utopiaj socialistoj”, kaj poste -kaj ĉefe- la
“sciencaj socialistoj” Karl Marx kaj F. Engels. Kvankam fiaskis la socialismo-celaj
revolucioj de tiu 19-a jarcento, inter ili la plej fama, la t. n. “Pariza Komunumo”,
la semo restis ĝermanta, preta flori kaj frukti en nia jarcento. Je ĉi ties komenciĝo,
en la industriaj landoj de Eŭropo abundis kaj estis fortaj la laboristaj organizaĵoj:
socialistaj kaj socialdemokratiaj partioj, socialistaj kaj anarkiistaj sindikatoj, kaj
multaj tiutipaj societoj. En la burĝa socio, ĉu laŭleĝe, ofte eksterleĝe sed ĉiam iu
aŭ alimaniere funkciante, abundis la laboristaj organizaĵoj kaj societoj kun
socialista kaj progresista karaktero: laboristaj ateneoj, societoj de interhelpo okaze
de malsano aŭ akcidento de la laboristoj kaj ties familioj...
Sed la plej rimarkinda el ĉio ĉi estis tio ke eĉ la burga super-reganta klaso sin
sentis devigita alpreni la simbolojn, la penso-manieron, la idealojn kaj la stilon de la
tiutempa socialisma ideologio. Advokatoj kaj ĉiutipaj intelektuloj el la burĝaro pretis
aliĝi al la socialistaj partioj kaj sindikatoj, eldoni kaj gvidi ĵurnalojn inspiritajn en tiu
ideologio... Jam en 1905, 1907... -do, jardeko antaŭ la Granda Rusia Revolucio ekaperis
en Francio multaj signoj de tio kio poste estos nomata “komfort-socio” kaj kio ĝeneral-
iĝis al la tuta industriigita mondo post la 2-a Mond-Milito. Iu el tiuj signoj estis la
kreskado de la nombro da industriaj laboristoj, kaj urbo-loĝantoj, dum malpliiĝis la
agrokultura kamparanaro loĝanta en la vilaĝoj. Alia signo estis la starigo de prisalajra
negocado inter la entreprenistaro kaj la laboristaj sindikatoj, kun regulaj salajro-pli-
altigoj kaj konkerado de rajtoj kaj garantioj por la laboristoj. Plifirmiĝis kaj perfektiĝis
la sanec-servaj societoj k. t. p. Ne estis malpli grava, inter la signoj de la epoko, la dis-
vastiĝo de la Internacia Lingvo Esperanto, kreita de L. L. Zamenhof en la antaŭaĵo de
ĉi-tiu eksterordinara jarcento, kaj destinita al la altaj celoj de ĉi-tiu epoko. Baldaŭ
ankaŭ en Britio plifortiĝis la laboristaj organizaĵoj, kaj se ties morala supereco super
la burĝa ideologio neniam estis tiel klara kiel en la kontinento, nedudeble la sociaj
konkeroj de la laboristaro en tiu lando estis rimarkindaj kaj firmaj.
Eĉ en la industrie malfortaj landoj, kia Rusujo, fermentadis tiam la socialista
ideologio. Lenino kaj aliaj intelektuloj, de eksterlande prihardis la laboristaron
111