Page 112 - heleco-100
P. 112
pere de ĵurnaloj kaŝe enmetitaj en la landon de la Caro, kaj priorganizis la partiojn
kiuj prepariĝis por la proksima revolucio. En tiu epoko la pastro Gapono organizis
sian popolan mobilizon antaŭ la Cara palaco... sub polica inspiro. Precize ĉi-kazo
estas ne-rifuzebla pruvo de la vigleco de la socialistaj ideoj: la malamikoj de la
socialismo sin sentis devigitaj organizi la popolajn movadojn por ilin kontroli de
interne kaj sukcesi en ties sabotado... kaj eĉ tiele tiuj movadoj kaj tiuj mobilizoj
naskis pli malpli sukcesajn revoluciojn, ĝis la grandioza kulmino de la Oktobra
Revolucio de la jaro 1917.
Subinflue de la tiel venkinta socialisma revolucio, en multaj landoj, industriaj aŭ
ne, la proletaro, la popolamasoj, revadis pri tiaspeca revolucio. De tiam la
socialisma idealo portis la kromnomon de Komunismo, la titolo alprenita de la
rusia bolŝevisma partio tiam gvidata de Lenino. Stariĝis komunistaj partioj en
multaj landoj en la mondo. En multaj lokoj la ekzistintaj socialistaj partioj
transformiĝis en komunistaj. En aliaj lokoj, kiel en Hispanio, la fondintoj de la
Komunista Partio estas socialistoj kiuj forlasis la Socialistan Partion, kaj
anarkiistoj forlasintaj la anarkiistajn organizaĵojn.
Nu, ĝuste ĉi-tiuj socialistaj organizaĵoj, kromnomataj “komunistaj”, plej ege vekis la mal-
amon kaj altiris la ĉefan atenton kaj zorgon de la fortoj de la burĝaro. Por kontraŭ-rezisti
la komunismon, la kapitalismo generis la faŝistajn movadojn. Tie, kie la sistemo ne estis
sufiĉe forta por kontraŭstari la revoluciajn fortojn, la burĝaro permesis la starigon de
faŝismaj, reakciaj reĝimoj. Tiaj estis la kazoj de Italio kaj Germanio, kaj poste ankaŭ
en aliaj lokoj. Male, tie, kie la demokratiaj institucioj bone rezistis la transformigan
agadon de la laboristaro, la faŝismo ne estis potencigita de la burĝklaso, kaj
malsukcesis: Britio, Usono... Sed rimarkinde estas ke en ĉi tiuj landoj la
kapitalisma sistemo devis konsenti, por sin savi, konsiderindan nombron da
socialismaj reformoj. En Usono, post la revolucio-danĝero de la ekonomia krizo
de la jaro 1929, oni entreprenis novan ekonomian politikon, la t. n. New Deal, kiu
enhavis jam multajn el la elementoj de la Eŭropa komfort-socio. Oni povas resumi
tiun situacion dirante ke la kapitalismo, por pluvivi, sin vidis devigita pagi
tributon al la superreganta ideologio de ĉi-tiu jarcento: la Socialismo. Vortoj kaj
esprimoj kiel New Deal, konsumsocio, rajto je laboro, senkoloniigado kaj aliaj
estas la nomoj de diversaj formoj de tributo al la socialisma ideologio. El tiu
socialisma tributado ne liberiĝis eĉ la plej reakciaj formoj de la kapitalismo: la
faŝistaj reĝimoj. Kiel sciate, Mussolini devenis el socialistaj medioj, el kie li portis
ne nur sperton kaj stilon, sed ankaŭ iom da socialista zorgo pri la bonstato de la
popolamasoj. La germana naziismo, ne hazarde nomiĝis “nacia socialismo” ĉar
ankaŭ ĝi enportis en sia praktiko elementojn de la socialista ideologio. Tiuj
historiaj faŝism-movadoj kanaligis sian agresemon al la subpremado de fremdaj
landoj, al la masakrado de etniaj minoritatoj (ekzemple la judoj en Germanio), sed
112