Page 113 - heleco-100
P. 113
interne de la propra lando, la laboristaro ĝuis iujn rajtojn, inter kiuj ne estis la
malplej gravaj la rajto je fiksa laborloko, kaj tiu de prisociaj servoj.
Por pli klare kompreni kiel superregis la socialisma spirito de la 20-a jarcento, ni
pristudu kia estis la monda situacio meze de ĉi-tiu jarcento. Tiam estis jam
finiĝinta la Dua Mondmilito. Saviĝis la komunista reĝimo de Sovetio kaj krome
tiam ariĝis ĉirkaŭ tiu potenco, konstituante socialistan blokon, aro da Orient-
Eŭropaj landoj. Krome venkis komunista revolucio en alia granda Lando: Ĉinio;
kaj en aliaj mondpartoj stariĝis post kelkaj jaroj aliaj revoluciaj reĝimoj fare de
movadoj jam tiam funkciantaj: Koreujo, Kubo, Vjetnamio... La rajtoj de la
laboristoj estis la ĉefa ideo inspiranta tiujn reĝimojn kaj tiujn movadojn. Sed,
paradokse, ankaŭ en la kapitalisma mondo altiris la atenton kaj la zorgon de la
leĝo-farantoj la laboristaj rajtoj, la popola bonstato, kiel neniam antaŭe okazis en
la historio. Kompreneble, en ĉi tiu kapitalista mondo la ĉefa inspiranta ideo estis la
celo savi la sistemon de privata propraĵo, la rajtojn de la posedantoj... sed eĉ por atingi
tiun egoisman celon estis necese atenti kaj zorgi pri la bonstato de la laboristaj amasoj.
La ekonomia sistemo starigita en la alte industriigitaj landoj de la kapitalista
mondo estis la t. n. Welfare state t. e. komfort-socio, ankaŭ nomata Kejnsismo tial
ke bazigis sur la teorioj kaj postuloj de la ekonomiisto J. M. Kejnes (1883-1946),
kaj kies ĉefaj karakteraĵoj estas: relative granda parto da nacia, publika industrio;
ekonomia planado kaj regulado; plena laboreco, konsum-socio...
En tiu epoko -la kvindekaj jaroj de ĉi jarcento jam ne plu ekzistis la faŝismaj
reĝimoj de Germanio, Italio kaj Japanio, sed restis ankoraŭ en la mondo iuj
faŝistaj aŭ faŝistoidaj ŝtatoj. En nia kontinento mem estis la kazoj de Hispanio kaj
Portugalio. Nu, ankaŭ tiuj neprogresistaj reĝimoj devis, tamen, pagi sian tributon
al la socialisma spirito de la epoko. Konkrete en mia lando, la politika sistemo de
la Generalo F. Franko, celante ian legitimecon kiu mankis al ĝi, iniciatis kaj dis-
volvis serion da dispozicioj kun socialisma enhavo. Grava teoria dokumento de tiu
reĝimo estis la t. n. “Fuero del Trabajo” (Statuto de la Laboro). Eĉ se ni ne
forgesas ke tiu ĉi kaj aliaj similaj rimedoj de la frankisma reĝimo celis nur
prezenti pri si mem ian progresistan bildon kiu ne respegulis sian veran esencon,
ni devas konsenti ke, tamen, tiuj rimedoj efektive funkciis. La “Fuero” inspiris
leĝaron kiu certigis, dum kelkaj jardekoj, garantiojn kaj rajtojn por la laboristaro
de ĉi-tiu lando; garantioj kaj rajtoj kiuj iompostiom perdiĝas dum alproksimiĝas la
fino de ĉi speciala jarcento.
Jes, ĉi jarcento karakteriĝas ankaŭ pro la ega ekspluatado de la malevoluintaj
landoj fare de la alte industriigita socio. La mizero kaj malsato en la Tria Mondo
estis/as enorma. Tamen ni povas konstati ke ankaŭ en tiuj terzonoj, kie putriĝas en
ekstrema malriĉeco kaj malfeliĉo du trionoj el la monda loĝantaro, perceptiĝis/as
la favora efiko de la progresisma fluo de la socialisma epoko. En tiuj terzonoj la
113