Page 114 - heleco-100
P. 114
situacio estis ege malpli favora por la indiĝenoj dum la klasika koloniisma epoko.
Notinda estas la kolosa senkoloniig-procezo okazinta meze de la nuna jarcento. Ni
ne forgesu ankaŭ tion ke dum la lastaj jardekoj tre pligrandiĝis la loĝantaro en tiuj
zonoj kie -dum la pasintaj jarcentoj- pro rasmortigo kaj daŭra sklavigado multaj
popoloj estis ekstermitaj kaj aliaj rezultis tre malpligrandigitaj. Ne hazarde, tiu
fluo aŭ tendenco renversiĝis ĝuste en ĉi tiu jarcento. La scienca progreso de nia
epoko ebligis malkovri medicinojn efikajn kontraŭ la epidemioj domaĝintaj tiujn
popolojn, kaj la progresisma sento de la epoko favoris la distribuon de tiuj
kuraciloj kaj de aliaj rimedoj kontraŭ la malsato kaj la malprogreso.
Resume, dum ĉi lasta periodo de la historio, la rajtoj de la laboristoj kaj la
malriĉuloj estis respektataj kaj zorgataj kiel neniam antaŭe okazis. Kaj tio okazis
en la tuta mondo kaj en ĉiutipaj politikaj reĝimoj, ekde la komunistaj reĝimoj -eĉ
en ties plej degenerita formo: la stalinismo- ĝis ĉiuj kapitalistaj formoj: ekde la
burĝaj demokratioj al la faŝismaj reĝimoj. Komunaj ecoj al ĉiuj ĉi politikaj formoj
estis la zorgado pri la plen-laboreco, la sociaj servoj, la sekureco, la socia paco...
Nu, ĝuste ĉio-ĉi finiĝas de nun. Kaj nun venas la momento esplori kiaj estos la
trajtoj de la nova epoko, kiaj estos la karakteraĵoj de la nova jarcento kiu
alproksimiĝas. Nia antaŭkalkulo des pli estos trafa ju pli ni sukcesos formuli la
ekonomiajn kondiĉojn de tiu jam proksima periodo.
Laŭ la informoj je kiuj oni disponas nun, ŝajnas ke oni povas konkludi ke
elĉerpiĝis la ekonomia ciklo karakterigita pro produktad-formoj bazitaj sur
malmultekosta energi-fonto, la nafto, kaj perspektivoj de pli malmultekosta
energio, la nuklea. Nun rezultas ke la ekonomio ne plu povos kreski surbaze de
tiuj energioj pro ekologiaj kaŭzoj kaj ankaŭ pro la malabundeco de la koncernaj
krudmaterialoj. La produktado devos esti aranĝita sur alia bazo. La sistemo devos
esti restrukturita... kaj oni ne disponas, ŝajne, je malmultekosta energio-fonto.
Kaj krome ŝajnas ke oni ne disponas je longa tempo por fari la koncernajn ŝanĝojn
en la sistemo. Estas evidenta ke la restrukrad-procezo tre akceliĝis lasttempe.
Supozeble ĝi pli akceliĝos dum la sekvaj jaroj. Tio okazigos la rapidan bankroton
kaj malaperon de multaj industrio-branĉoj ligitaj al la ĝisnuna produktad-maniero,
ĉu pro la energio-fonto uzata, ĉu pro la destino de la produktaĵoj. Estas
antaŭvidebla, almenaŭ por la unua etapo, ioma malgrandiĝo de la industrio kaj la
urbo-loĝantaro, kaj pligrandiĝo de la kampara kaj agrokultura mondo. Mal-
grandiĝos la maŝin-uzado en ĉiuj labor-sektoroj; sekve la laborformoj estos pli
duraj, la vivnivelo malpli alta.
Estas neniu kialo por supozi ke okazos retroiro en la scienc-teknika progreso. Male,
mi pensas ke oni pliintensigos la esploradon, ĉefe serĉante novajn energio-fontojn, kaj
ankaŭ pliperfektigante formojn de pli granda profitado de la ekzistantaj krudmaterialoj.
114