Page 115 - heleco-100
P. 115
Verŝajne pliintensiĝos ankaŭ la priekologia zorgado. Tutcerte, la ekologiisma flago
ne plu estos portata nur de la politike maldekstraj fortoj; se iam ekzistis “socialistaj”
faŝismoj, de nun ni alkutimiĝos al la ekzistado de “ekologiismaj” faŝismoj.
Almenaŭ dum la sekvaj jardekoj estos en multaj mondanguloj fortaj naciismaj
sentoj. Kiam la homoj ne havas aliajn kialojn je fiero kaj mem-estimo, multaj uloj fieras
pro sia aparteno al tiu aŭ tiu etnaĉo, al tiu aŭ tiu vilaĝaĉo... kaj en la periodo kiu
sekvos, multaj milionoj da personoj havos neniun alian fiero-kialon. Al tiutipa naci-
isma sento oni povas asimili ankaŭ la fundamentalismajn formojn de iuj religioj;
ankau ĉi fanatikismoj floros dumtempe. Tamen ĉiuj regionismoj kaj sektismoj
devos adaptiĝi al la ekzistado de unusola, mondskale ampleksa, merkato.
Tiu monda merkato, jam preskaŭ tute finpretigita en niaj tagoj, havos kiel polica
gardanto la solan militistan superpotencon kiu restas en la mondo post la finiĝo de
la malvarma milito: la usona potenco. Tio ŝajne ekskludas pliajn mondmilitojn.
Sed plu povos okazi malgrandaj militoj kiel tiuj okazantaj nuntempe en Jugoslavio
kaj en aliaj lokoj, ĉefe se ili ne endanĝerigas la sistemon. Cetere ne ĉiam la
interbatalantoj estos landoj aŭ etnaj regionoj: ankaŭ grupoj kun specifaj interesoj
konstituiĝos en ĉefrolantoj de la komplika ekonomia baraktado de tiu komplika
epoko. Tiuj grupoj reprezentos interesojn el ĉiuj tipoj je ekonomiaj kolektivoj,
altaj kaj malaltaj, ekde mafioj -pli malpli eksterleĝaj- ĝis multnaciaj korporacioj.
Tiutipaj korporaciaj kaj mafiaj interesoj ekzistas jam nuntempe, sed estonte ili
fariĝos pli gravaj en mondo kie fariĝos malpli gravaj la landaj registaroj. Ankaŭ
tiuj grupoj, ĉu leĝaj, aŭ eksterleĝaj, povos flori sen pliaj ĝenoj ol tiuj fare de aliaj
pli fortaj grupoj: ili, ja, ne konstituos danĝeron por la sistemo.
Sed daŭre plu ekzistos landaj ŝtatoj kun ties registaroj kaj land-limoj. Ĉio-ĉi
pluekzistos laŭmezure ke la sistemo ĝin bezonos. Dum persistos la ekonomiaj
kondiĉoj supre priskribitaj, tiuj ŝtataj registaroj estos ege aŭtoritatemaj,
diktatorecaj. La demokratio, idolo de Okcidento; la demokratio, nome de kiu oni
likvidis la komunistajn reĝimojn de Orienta Eŭropo, havos magran estontecon tiel
en Oriento kiel en Okcidento. Jam la regantoj kiel Jelcin kaj L. Valesa montras
kiel ili kapablas rigore regi senrespekte al la parlamentoj kaj al la popolaj deziroj.
En SudAmeriko Fujimori havos multajn imitantojn; jam oni intencas imiti lin en
Venezŭelo. En tiuj zonoj de la mondo, destinitaj esti la kloakoj de la sistemo,
abundos tiutipaj diktatoroj; cetere, nur tiaj homoj kapablos -kaj ne ĉiam- subteni
tie la interesojn de la superregantaj klasoj de la sistemo.
Alia rimarkenda transformiĝo okazas en la sino kaj en la naturo mem de la
kapitalismo. Notinde estas ke de nun malaperas, eble por ĉiam, la figuro de la
grandaj kapitanoj de la kapitalistaj industrio kaj financoj. Tio estas: la gvidantoj
de tiuj altaj instancoj de la sistemo ne plu estos dinastioj kiel tiuj de Rostĉild,
Rockefeller, Ford... Ili estas/os anstataŭitaj far de alitipaj homoj: la burokrat-
115