Page 129 - heleco-100
P. 129

Opini-artikolo de Julio Casas Delgado, instruisto kaj
                                           kolumnisto en la gazeto CASTILLA-LA MANCHA.


          Ni  ofte  uzas  la  adjektivon  “barbaro”.  Tamen,  tiu  termino  povas  havi  tre
          malsamajn signifojn. Ĝi povas signifi: furioza, kruela, malhoma; aŭ: neklera,
          malĝentila.  Kaj  ankaŭ,  en  figura  senco,  ĝi  povas  esti  komprenata  kiel:

          impona,  eksterordinara,  grandioza.  Mi  kredas,  ke  en  ĉiuj  tri  sencoj  ĉi  tiu
          termino povas esti aplikata al la kapitalismo.

          Ne estas dubo ke ĝi estas kontraŭhoma, kiam ĝi estigas brutalan malegalecon,
          kiu kondamnas egan parton el la homaro al mizero kaj malespero. Kruela,
          kiam  ĝi  kontemplas  senpasie,  ke  miloj  da  viroj,  virinoj  kaj  infanoj  dronas
          antaŭ ĝiaj fermitaj limoj.


          Ni  povas  malkovri  la  nekulturitan,  malĝentilan,  krudan  karakteron  en
          kapitalismo atentante la filozofion kaj antropologion, kiuj estas la bazo de ĝia

          pensado.  Ĝi  baziĝas  sur  simplisma  kaj  unudimensia  antropologio.  La  viro
          estas pura homo economicus. Ĝi estas reduktita al la plej materiaj bezonoj
          kaj deziroj, la plej bestaj ecoj el la homa naturo.

          Aliflanke,  la  kapitalismo  bezonas  brutaligi  la  socion,  nuligi  nian  kritik-
          kapablon.  Ĉiuj  ĝiaj  komunik-rimedoj  ŝajnas  celantaj  malhelpi  la  pri-
          pensadon kaj la trankvilan kaj liberan uzon de nia pens-kapablo. Por sufoki

          ajnan sugeston de kritika sinteno rilate al la mondo ĉirkaŭ ni.

          Sed al ĝi ankaŭ oni povas apliki la terminojn je impona, fantasta, grandioza.
          Markso mem esprimis tion en la Komunista Manifesto: “La burĝaro, kun sia

          klasa  superregado,  kiu  ekzistas  ekde  antaŭ  apenaŭ  unu  jarcento,  kreis  pli
          abundajn kaj pli potencajn produktigajn fortojn ol ĉiuj pasintaj generacioj


                                                             129
   124   125   126   127   128   129   130   131   132   133   134