Page 13 - heleco-100
P. 13

Unuavide ŝajnas ke nenio igus supozi ke la lidero de revolucio kiu metus finon al la
          carista reĝimo povus eliri de familio kaj de socia medio kiel tiu en kiu naskiĝis kaj
          edukiĝis Lenino. Burĝklasa familio, kun sufiĉe alta vivnivelo, loĝanta en aristokra-
          tara kvartalo de Simbirsk… Sed foje trompas la ekstera aspekto de la aferoj. El la

          akademia medio kie Lenino instruiĝis eliris homo kia Aleksandr Fjodorovich Kerensky,
          rusa social-revolucia politikisto kaj revoluciema gvidanto kiu ludis ĉefrolon en la
          renversigo de la cara reĝimo en Rusio. Multaj el la studentaj kunuloj de Lenino,
          kaj ankaŭ ĉiuj liaj gefratoj, estis implikitaj en pli malpli kontraŭ-reĝima aktivado.

          Lia pli aĝa frato Aleksandr eĉ partoprenis en komploto por atenci kontraŭ la Caro
          kaj estis mort-kondamnita pro tio.
          Sed krome oni devas precizigi ke Lenino ne partoprenis en la revolucio kiu de-
          tronigis la caron. Kiam okazis tiu revolucio, en februaro de la jaro 1917, Lenino trov-

          iĝis en Munkeno post multjara ekzilo for de Rusujo. Lia revolucio okazis kelkajn
          monatojn poste, post lia reveno al sia lando. Kaj eĉ pri tiu revolucio oni devas klar-
          igi ke ĝia rezulto aŭ efiko jam ne plu ekzistas nuntempe dum, jes ja, estis definitiva
          la forigo de la carisma reĝimo rezultinta de la unua revolucio.

          Ĉi tio, ŝajne, relativigas, trivialigas, la Oktobran Revolucion de 1917 rilate al tiu de
          februaro de la sama jaro. Sed, fakte, la realo estas ĝuste la malo. Ambaŭ malsamaj
          rezultoj alĝustiĝas al la interesoj de la superregantaj potencoj de la tutmonda sistemo.
          Ĉi tiujn ne damaĝas la rezulto de revolucioj kiaj tiu de Rusio en februaro de 1917. La

          sistemo komforte pludaŭras kun aŭ sen monarkioj kiaj la carisma. Sed por tiu siste-
          mo  estas  neeltenebla  la  venko  de  leninism-tipaj  revolucioj.  Ĝuste  pro  tio  estas
          interese  ke  ni  pristudu  la  alportaĵon  kaj  signifon  de  Lenino  al  la  historio  de  la
          politika kaj socia evoluo de la homaro.

                                                             13
   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18