Page 23 - heleco-101
P. 23
sen timo pri bestoj, lokon sen teruro; sed poste lia frato Enlil
malkovris ke la homoj havis nekonvenan konduton kaj tial
li forpelis ilin el tiu paradizo. Estas klara paralelismo kun
la rakonto de la biblia Edena Ĝardeno. Estis interdisputo
de la diino de la greno Ashnan kaj la diino de brutaro Lahar.
Simile okazis inter Emesh kiu okupiĝis pri la vegetaĵaro,
arbaroj kaj kampoj, kaj Enten, kiu zorgis pri la bestoj
kaj brutaro. Tio similas al la la biblia rakonto pri Kaino, kiu
estis terkulturisto kaj lia frato Habel, kiu estis ŝaf-paŝtisto.
Evidentas ke temas pri simbolo de la kontraŭfrontiĝo inter
socioj aŭ triboj kiuj vivas de brutbredado kaj aliaj bazitaj
sur agrokulturo. Fine, la biblia rakonto de la Granda Diluvo
estas simila al la sumera rakonto de Utnapishtim.
La biblia rakonto pri la Babela Turo kaj la lingvo-konfuzo
tre multe rilatas kun nia Esperantista afero. La disvastiĝo
de lingvoj estas rezulto de la homa separemo. En la Nova
Testamento, la libro Agoj de la Apostoloj (2:1-41) prezentas
la ricevon de la Sankta Spirito, kiu manifestiĝis per la povo
paroli aliajn lingvojn. Tiu Pentekosta miraklo de “parolado
en lingvoj” signifas kaj simbolas ke la interhoma komunik-
konfuzo estus venkata per la nova lingvo de la inter-
homa amo, kiu permesas homojn kompreni unu la alian.
Ŝajnas ke Zamenhof bone konceptis tion kiam li difinis la
Internan Ideon de Esperanto.
Nu, eble tiuj menciitaj temoj devenas el la eloista tradicio.
Konkrete, tio estas klare en la kazoj de la Edena Paradizo
kaj la Gigantoj kiuj aperas en Gen. 6:1-4. En la priskribo
pri Noa kaj la Granda Diluvo aperas miksite la terminoj
“eloim” kaj “Javeh”. Kaj aperas nur “Javeh” en la pris-
kribo de la aferoj Kaino kaj Habel, kaj la Babel-Turo.
Estas opinio, kvankam ne certeco, ke ĉi lastaj temoj havas
Mezopotamian originon sed ties Geneza teksto ne estas
rekta traduko de antikvaj skriboj sed reelaboraĵo far judaj
skribistoj kiuj jam estis alpreninte la javistan kulton. Tio
kio, jes ja, estas certe javista, estas ĉio rilate al la patriarkoj
Abrahamo, Isaako, Jakobo…
Ĝuste kadre de la rilato de tiuj patriarkoj kun Javeh
aperas la dia(j) promeso(j), kiuj estis la bazo sur kiu oni
konstruis la koncepton de “Elektita Popolo”. La unuaj el
tiuj promesoj al la hebrea gento estis faritaj al Abrahamo.
Jen tiele ili tekstas en pluraj ĉapitroj de la Genezo:
23

