Page 24 - heleco-101
P. 24
Mi faros vin granda popolo, kaj Mi benos vin kaj grandigos
vian nomon, kaj vi estos beno. Kaj Mi benos viajn benantojn,
kaj viajn malbenantojn Mi malbenos, kaj beniĝos per vi ĉiuj
gentoj de la tero…Ne timu, Abram, Mi estas via ŝildo; via
rekompenco estas tre granda... Rigardu al la ĉielo kaj kalkulu la
stelojn, se vi povas ilin kalkuli: tiel estos via idaro... Jen estas
Mia interligo kun vi: vi estos patro de multe da popoloj. Kaj via
nomo ne estos plu Abram, sed Abraham, ĉar Mi faris vin patro
de multe da popoloj. Kaj Mi fruktigos vin tre multe, kaj Mi
devenigos de vi popolojn, kaj reĝoj devenos de vi. Kaj Mi star-
igos Mian interligon inter Mi kaj vi kaj via idaro post vi en iliaj
generacioj, eternan interligon, ke Mi estos Dio por vi kaj por via
idaro post vi. Kaj Mi donos al vi kaj al via idaro post vi la lan-
don en kiu vi loĝas kiel fremdulo, la tutan landon Kanaanan,
por eterna posedaĵo, kaj Mi estos Dio por ili…
Nu, tiu dia promeso aŭ beno estas sufiĉe konkreta pri iu aspekto aŭ
flanko de la afero kaj tre ambigua pri alia. Estas tre konkrete kaj klare
ke temas pri beno al la posteularo de Abrahamo, sed estas ne-
precizeco pri la enhavo mem de la promeso. Alie, por la skribistoj
redaktistoj de tiu teksto, kiuj niaopinie estis la de la epoko
de la juda ekzilo en Babilonio, estis tre facile meti sur la buŝo de
Dio promeson kiun ili jam sciis ke estis plenumita. Ja, estis konate,
aŭ akceptite, en ilia epoko, ke tiel la judoj, kiel la idumeanoj, la
nabateaj kaj madianaj araboj, estis posteuloj de Abrahamo. Sed tiuj
skribistoj estis pensantaj, ĉefe, pri la juda kaj izraela popoloj, t. e.
la posteularo de Jakobo, nepo de Abrahamo.
Sed tiu Jakobo, filo de Isaako, havis unu ĝemelan fraton, Esavo.
Tial tiuj doktoroj sin sentis devigitaj ekspliki kial la filoj de la beno
estis la posteuloj de Jakobo kaj ne tiuj de Esavo, kaj tiucele ili in-
ventis iun pitoreskan historion. Kvankam Esavo naskiĝis unue, li
perdis sian unuenaskitecon vendante ĝin al sia frato kontraŭ plado
da lentoj. Por garantii la plenumon de tia interkonsento, Jakobo,
helpita de Rebeka, la patrino de ambaŭ, akiris per trompo la benon
de sia patro, kiu estis blinda. Kiam ĉi-tiu eksciis kio okazis, li ne
ĝin ĝustigis. Poste okazis konfrontiĝo inter la du fratoj, sed fine estis
repaciĝo. Per tiu rakonto la sofrim alĝustigis la aferon akorde al la
situacio de ilia epoko kaj surbaze de pasintaj okazaĵoj. Sed ili ne po-
vis koni la estontecon. Plejparto el idaro de Jakobo –dek el la dekdu
triboj– perdiĝis por la “elektita popolo”, kaj tamen, kelkajn jarcen-
tojn poste, dum la milito de la Makabeoj, la idumeanoj, posteuloj de
Esavo, estis konvertitaj al la judismo kaj aneksitaj al la juda popolo.
La reĝa dinastio de la fama Herodo devenis el tiu idumea gento.
24

