Page 25 - heleco-101
P. 25
Sed la sofrim kiuj finverkis la tekston de la Genezo ne povis antaŭkoni tian postan
evoluon de la judismo. Do ili sin dediĉis, per la cetero de la Geneza libro, plibeligi
la “historion” de Jakobo kaj ties idaro. Al tiu materialo apartenas la priskribo de la
vizion de Jakobo pri ŝtuparo inter la ĉielo kaj la tero tra kiu senĉese supren- kaj
suben-iradis anĝeloj. Laŭ Gen. 28:11-19, en la vizio Dio diris al Jakobo:
Mi estas la Eternulo, la Dio de via patro Abraham kaj la Dio de Isaak; la teron,
sur kiu vi kuŝas, Mi donos al vi kaj al via idaro. Kaj via idaro estos kiel la polvo
de la tero, kaj vi disvastiĝos okcidenten kaj orienten kaj norden kaj suden, kaj
beniĝos per vi kaj per via idaro ĉiuj gentoj de la tero. Kaj Mi estas kun vi, kaj Mi
gardos vin ĉie, kien vi iros, kaj Mi revenigos vin sur ĉi tiun teron; ĉar Mi ne
forlasos vin, ĝis Mi estos farinta tion, kion Mi diris al vi.
Pri tiu biblia peco oni povas ion noti. Unue, la mencio al Dio enhavas kune la du
formojn: Eloim kaj Javeh. Tio montras ke la teksto estis verkita de la skribistoj de
la juda intelektularo kiu jam estis alpreninta la monoteismon. Due, evidentas ke la
teksto estas plia beno al la “elektita popolo”, kaj krome ĝi enhavas iun precizigon
pri la enhavo de la promeso. En tiu dia eldiraĵo oni insistas pri la plikresko kaj
disvastiĝo de la jakoba idaro, sed ankaŭ pri ties rajto okupi tiun teron. Konkrete, la
versiko: kaj vi disvastiĝos okcidenten kaj orienten kaj norden kaj suden iĝis kiel
devizo aŭ ideologia slogano de la juda popolo. Ekzistas nuntempe multenombraj
kantoj kun la enhavo de tiu teksto; oni povas trovi ilin en Interreto serĉante per la
vortoj: ufarasta kaj ufaratzta (kaj vi disvastiĝos).
Alia tiutipa ideologia elemento en la Genezo kaj rilate al Jakobo estas tiu de lia lukto
kontraŭ ia dia aŭ ĉiela estaĵo, anĝelo, eloim aŭ io nepreciza. La lukto, laŭ tiu biblia
teksto, daŭris tutan nokton. Jakobo ne estis venkita, sed li restis kun vundita kruro. La
luktinto diris al li: Ne Jakob estu de nun via nomo, sed Izrael; ĉar vi luktis kun Dio
kaj kun homoj, kaj vi venkis. Ja, la vorto (Israel) signifas “Lukto de Dio” aŭ
“Dio luktas”. La peco estas konfuza, kaj la spertuloj pri la Biblio pridiskutas ĝian
signifon. Eble la plej trafa el la proponitaj hipotezoj estas tiu ke tiu rakonto simbolas
la lukton de la juda popolo kontraŭ malfavora destino. La vundita femuro de Jakobo
simbolus la damaĝojn kiujn la izraela popolo suferas tra ĝia batalo kontraŭ la fatalo,
batalo el kiu, tamen, la juda gento supervivas.
La lasta parto de la Genezo rakontas travivaĵojn de la idaro de Jakobo ĝis ĉi ties morto.
Ni devas atenti pri tio ke, kvankam la verkistoj de la fina versio de la Pentateŭko libere
inkludis en la tekston novecan materialon, ili devis respekti la jam ekzistintajn kaj kon-
atajn legendojn de la popolo al kiu estis adresita la verko. Ekzemple, pri la batalo de Jako-
bo kaj la anĝelo ekzistis jam antikva verkita registro en la teksto de la profeto Hoŝea,
de la 8-a jarcento a. K., tio estas, tre antaŭe al la epoko de la babela ekzilo. Nu, homoj
kiaj Abrahamo, Jakobo kaj ĉi ties idaro, povas esti vere historiaj uloj, aŭ nur legendoj,
sed ĉiukaze ili jam estis parto de la popola tradicio antaŭ la verkado de la Pentateŭko.
Tio signifas ke la verkantoj de la Genezo kaj ceteraj pentateŭkaj libroj devis starti de
la jam alprenitaj legendoj. Kaj jen la problemo: tiuj verkistoj devis akordigi tiujn legen-
25

