Page 26 - heleco-101
P. 26

dojn kun la situacio de la epoko de la verkado.

                                                   Ekzemple, laŭ la tiam konata tradicio, Jehuda estis
                                                   la kvara filo de Jakobo; naskiĝis antaŭ li Ruben,
                                                   Simeon kaj Levi. Kaj tamen estis la fakto ke la ĉefa,
                                                   preskaŭ la sola, izraela tribo ekzistanta tiam, kiam la
                                                   Pentateŭko  estis  verkata,  estis  ĝuste  la tribo de

                                                   Jehuda, kaj krome la dinastio de Davido, kiu regis
                                                   komence la tutan izraelan regnon kaj poste la
                                                   regnon de Judujo, apartenis al tiu tribo.

                                                   Do, la Genezo-verkistoj sin sentis devigitaj ekspliki
                                                   kial okazis tiu malregulaĵo. Tial ili inventis tiun

                                                   scenon de la fina parto de la Genezo, en kiu la
                                                   mortanta Jakobo benis lian idaron kaj dediĉis
                                                   specialan benon al Jehuda. La unuenaskita Ruben
                                                   estis degradita per jenaj vortoj: Ruben, vi estas mia

                                                   unuenaskito, mia forto kaj komenco de mia vireco,
                                                   supro de digno kaj supro de potenco; rapidema
                                                   kiel akvo, vi ne staros plej alte, ĉar vi supreniris
                                                   sur la liton de via patro; tiam vi malhonoris mian

                                                   liton per la supreniro.

                                                   Nu, Ruben estis punita tial ke li kuraĝis seksumi
                                                   kun unu el la kvar edzinoj de lia patro. Simeon kaj
                                                   Levi kulpis pri alia huliganaĵo. Ili havis fratinon,
                                                   Dina, filino de la patrino de ambaŭ. La junulino
                                                   estis seksperfortigita de unu princo de la lando.

                                                   Kvankam la ulo volis edziĝi al ŝi, la fratoj faris
                                                   kruelan venĝon kontraŭ la urbo de tiu princo tial
                                                   ke li ne estis cirkumcidita (¡). Estas kurioze ke

                                                   rakonto kiu celas prezenti favoran bildon pri iu
                                                   popolo ne povas montri pli indajn faktojn.

                                                   Alia malnoblaĵo atribuita al la plejaĝaj jakobidoj
                                                   estas tiu ke ili enviis sian etan fraton Jozefon kaj
                                                   forvendis lin al iuj komercistoj kiuj iris survoje

                                                   al Egiptujo. Tiu pitoreska aventuro estas sufiĉe
                                                   konata; oni faris eĉ filmojn kaj teatraĵojn pri ĝi. Laŭ
                                                   la rakonto, Jozefo estis akirita de iu grava egipta
                                                   kortegano de la Faraono nomata Potifar. Por koni
                                                   la sekvan scenon de tiu rakonto oni povas legi la

                                                   39-an ĉapitron de la Genezo aŭ, pli amuze, spekti
                                                   la duan parton de la zarzuelo (hispana opereto)
                                                   titolita “La Kortego de la Faraono”.


                                                         26
   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31