Page 27 - heleco-101
P. 27
Ja, la verkistoj de la Genezo estus nuntempe tre sukcesaj scenaristoj de televid-serioj.
La rakonto de la egipta aventuro de Jozefo estas interrompata, en la biblia teksto, por
enmeti alian pitoreskan aferon kiu okazis al Jehuda en Kanaano. Prezentiĝis antaŭ li iu
ino nomata Tamar kiu estis bofilino lia dufoje. La du plejaĝaj filoj de Jehuda estis mort-
intaj post edziĝi al ŝi. Ŝi petis al Jehuda ke edziĝu al ŝi lia tria filo. Kompreneble, Jehuda
rifuzis novan gepariĝon konsiderante kiom malmulte daŭris la edzoj de tiu ino. Sed
Tamar elpensis ruzaĵon por sukcesi akuŝi posteulojn de Jehuda. Maskovestita kiel
kampara putino ŝi delogis sian bopatron kaj kopulis kun li sen ke li konu ŝian
identecon. Ĉar Jehuda ne havis monon por pagi la seksan servon, Tamar petis ke
Jehuda donu al ŝi lian sigelon kaj lian bastonon kiel promeson por la koncerna prezo.
Tamar gravediĝis kaj poste povis pruvi la patrecon de Jehuda elmontrante lian
sigelon kaj bastonon. Jehuda pardonis ŝin ĉar li ne esti doninta al ŝi sian trian filon
en geedziĝo. Tamar naskis du ĝemelojn: Fares kaj Zara.
La celo de tiu biblia peco estas klara: la verkistoj volis montri ke jam tre antikve estis
intereso enmetiĝi en la prapatran linion de Davido. Tio estas, la dia beno estis konkretiĝ-
ante kiel promeso de la reĝa familio de Davido. Nur poste, tre poste, oni identigis tiun
davidan familian linion kun la promeso pri iu Mesio kiu estos posteulo de Davido.
Kaj, kiu estis la celo de la rakonto de la egipta aventuro de Jozefo? Kiel konate, tiu
malfeliĉulo eraris rifuzante la edzinon de Potifar, kiu volis allogi lin. Post resti dum iom
da tempo en malliberejo, kie li povis elmontri kapablon por interpreti sonĝojn, li havis
sukcesan politikan karieron en la faraona kortego.
La rakonto, kiel dirite, estas sufiĉe distra. Temas pri fabelo en kiu la aferoj fine bone
disvolviĝas por la protagonisto(j). Jozefo atingas la favoron de la Faraono kiam li inter-
pretas ĉi ties sonĝon el kio rezultas la savon de la regno el ega malsato kiu trafas
la tutan teron. Fine, kaj tra tre kortuŝaj kaj intrigaj scenoj li renkontiĝas kun liaj fratoj
kaj pardonas ilin. Fine Jozefo organizis la translokigon de la tuta jakoba familio al
Egiptujo. Tie fine okazas la morto de Jakobo post la menciita beno al sia tuta idaro
sed ĉefe al Jehuda. Notindas ke en la raportado de tiu etapo de la repaciĝo de
Jozefo kun la fratoj kiuj perfidis lin, kaj la renkontiĝo kun la patro Jakobo, ludis
gravan rolon la figuro de Benjamen, la plej juna el ĉiuj fratoj kaj filo el sama patrino
kiel Jozefo. Sed plej signifa estas la fakto ke la Benjamena tribo, hazarde, estis la
sola kiu formis, kune kun tiu de Jehuda, la judan regnon kaj la reale ekzistantan
judan popolon en la epoko de la verkado de la Pentateŭko.
Nu, ŝajnas ke la “historio” de Jozefo ne havis alian celon ol meti en Egiptujon la tutan
izraelan klanon, kiu tiam konsistis el sep-dek uloj, laŭ registras la propra Geneza teksto.
Sed ne estas facile konjekti kial interesis al la verkistoj de tiu libro situigi la izraelidojn en
Egiption. Verdire, ekzistas nenia indico kiu certigus la historiecon de tiu aserto. Eble, kaj
same kiel pri aliaj bibliaj pecoj, oni devis akordigi la rakonton kun iu ajn antaŭa
tradicio, sed oni ne scias kiam kaj kial aperis tiu legendo en la hebrea tradicio. Tut-
certe, la egiptaj historiaj registroj diras eĉ ne unu vorton pri la kazo de Jozefo kiun
priskribis la Genezo-libro kaj pri la foriro de la izraela popolo el tiu lando kiun la
Eliro-libro metas kvar-cent jarojn poste, kaj kiun ni pritraktos per la sekva ĉapitro.
27

