Page 28 - heleco-101
P. 28

Kune kun la Genezo kiun ni priatentis per la antaŭa ĉapitro, la ceteraj Pentateŭkaj libroj:

      Eliro, Levidoj, Nombroj kaj Readmono, konstituas la bazan literaturon de la juda
      religio, la tiel nomata:           (Torah). Tiu libraro enhavas ĉion, kion iu religio bezonas:
      kredaron, ritaron, pastraron… Tio, kion oni ne serĉu en la Pentateŭko estas historion.

      Konkrete, en la libro Eliro, kiu pretendas esti la historio de la foriro de la izraelidoj
      el Egiptio estas eĉ ne unu sola historia vorto. Ĉio estas legenda: la dia puno al la
      egiptianoj, la eliro de la izraelidoj el Egiptujo, la mirakla transiro de la Ruĝa Maro sub-
      gvide de Moseo… eĉ la propra ekzisto de Moseo.

      Tiu libro, la Eliro, plenas je mirakloj kaj mirindaĵoj kiuj pretendas reliefigi la rektan

      intervenon de Dio favore al “sia” popolo. La maniero kiel Moseo saviĝis el la faraona
      dekreto ekstermi la ĵusnaskiĝintajn izraelajn virojn havas konotaciojn de interveno de
      la Dia Providenco. La rekta parolado de Dio al Moseo ekde brulanta arbusto, la tiel nom-
      ataj “dek plagoj de Egiptujo” estas prezentataj kiel puno kiun Dio aplikis al la egipti-

      anoj tial ke la Faraono ne permesis la eliron de la izraelidoj el la lando. La epizodo de
      la malfermo de la maraj akvoj por permesi la iradon de la persekutataj izraelidoj kaj ĝia










































                                                         28
   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33