Page 29 - heleco-101
P. 29

posta fermo por dronigi la persekutantajn egiptianojn, la

          transdono fare de Dio mem, de la tabloj de la dekalogo al
          Moseo, la provizo de la manao, ĉiela nutraĵo al la izrael-
          idoj dum ilia tradezerta irado, la puno al la izraelidoj
          kiuj defiis la liderecon de Moseo…

          Kiel dirite, la Torao aŭ Pentateŭko estas ne historia sed

          religia libraro. La kerno de ĝia religia enhavo estas la
          Dekalogo, la dia leĝaro. Sendepende de la maniero kiel tiu
          leĝaro estis alprenita de la homaro, ĝi, la leĝaro kaj ties
          religia karaktero estas vere grava elemento de la homa
          progreso. Ne gravas tio ke Moseo kaj la pentateŭka ra-

          konto estas legendo. Dio akompanas la homaron en ĉi ties
          progresado kvankam ne laŭ la maniero kiun priskribas la
          bibliaj libroj. Tiorilate, la dekalogo kaj poste la evangelio

          vere estas signo de la dia akompano al la homaro.
          Siamomente ni vidos en nia raporto kiam kaj kiel estis al-

          prenitaj la valoroj kiujn enportas la dekalogo. Nun ni volas
          noti ke nur tiuj valoroj estas la vere pozitiva enhavo de
          la juda religio, de ĉiuj religioj. Ni devas klarigi ĉi tion.
          La religioj, kiel ĉiu ajn kultura elemento, povas kaj devas

          esti pritaksataj laŭ la utilo aŭ malutilo kiun ili alportas al
          la homaro. Oni difinas la religion kiel rilato de la homo
          kun Dio. Pli eksplicite, religio estas: «ensemblo da kredoj
          aŭ dogmoj pri Dio, sentoj de venero kaj timo al Li, moralaj

          normoj por individua kaj socia konduto kaj ritaj praktikoj,
          ĉefe preĝo kaj ofero por adori Lin».

          Nu, Dio ne bezonas kulton el la homoj same kiel ankaŭ ne
          bezonas kulton el la muŝetoj aŭ el la blatoj. Ja, la dekalo-
          go enportas, plejĉefe, ordonojn favore al la homoj mem:

          ami kaj apogi la gefamilianojn, ne agadi perforte, konduti
          honeste pri seksaj aferoj, ne forrabi alies havaĵon, ne
          mensogi aŭ kalumnii… Eĉ tiuj ordonoj kiuj, ŝajne, celas
          servon al Dio, fakte, estas donitaj favore al la homaro.

          Ekzemple, la ordono pri la sepa tago el la semajno ne celas
          la dediĉon de tiu tago al kulto kaj preĝado sed la ripozon
          de la servutuloj.

          Ni jam eksplikis ke la enhavo de la libroj de la Pentateŭko
          komencis esti kompilita en la 7-a jarcento a. K. kaj fin-

          verkita meze de la 5-a jarcento a. K. Sed ni devas insisti
          ke oni startis de materialo multe pli antikva, t. e., se oni
          ek-kompilis ion dum de la reĝado de Josijo de Judujo

                                                             29
   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34