Page 30 - heleco-101
P. 30
estis pro tio ke ekzistis io kompilebla. Ĉi tio speciale
rilatas al la libro nomata: Levidoj. Preskaŭ la tuta
enhavo de tiu libro ekzistis jam en la tempo de Davido
kaj Salomono aŭ eble antaŭe.
La Levidoj preskribas la ceremoniojn, la tipon je kulto
kiun oni devas dediĉi al Javeh. Kiam oni finredaktis la
Pentateŭkon, tiu Javeh estis jam la nomo akceptita por la
unusola, ĉiopova Dio, sed en la epoko de la unua skribo de
la Levidoj-materialo, Javeh estis nur la nomo de la idolaĉo
kiun adoris la tribo de Jehuda, simila al la idolaĉoj de la
ceteraj najbaraj triboj, izraelaj aŭ ne. Fakte, la tipo je kulto
kiun Levidoj preskribas tute similas al tiu de la ceteraj
politeistaj najbaraj popoloj de Judujo: en ĉiuj ili oni brul-
igadis incenson, oni foroferadis brutaron, oni kantadis
psalmojn… La juda transiro el idolismo al monoteismo
implicis interesajn ŝanĝojn pri kiuj ni devos okupiĝi sia-
momente, sed tute ne influis sur la tipo je kulto, do la
Levidoj restis valida normo ĝis la unua jarcento p. K. kiam
la Templo de Jerusalemo estis detruita de la romianoj.
Sed nun ni devas atenti pri la rolo kiun la Levidoj-
teksto asignas ĝuste al la levidoj, al kiuj oni asignas la
devenon je idaro de Levi, filo de Jakobo. Tio estas, la lev-
idoj restas konsekritaj per tiu teksto kiel la solaj perantoj
de Dio antaŭ la homoj kaj de la homoj antaŭ Dio. Ankaŭ en
la aliaj popoloj kaj kulturoj ekzistis tiutipaj sacerdotecaj
klanoj aŭ kastoj. La socio de kastoj ne estis ekskluziva
afero de Hindio sed tre ĝenerala en la antikva mondo. Se
por ni estas interesa la historio de la juda popolo estas pro
tio ke en ĝi estiĝis iu faktoro, la profetismo, kiu kontribuis
meti finon al tiutipa socia strukturo.
Sed eĉ post la plenformiĝo de la judismo kun ties alpreno
de la monoteismo, la juda popolo restis sufiĉe kastisma.
Atestas pri tio la teksto de la libro Nombroj. Ĝi estas daŭr-
igo de Eliro laŭsence ke ĝi daŭre rakontas la mirindajn
aventurojn de la izraelidoj en la dezerto, la punojn al la
kontraŭuloj de Moseo... kaj ankaŭ daŭrigo de Levidoj
ĉar ĝi preskribas la tributojn al la levidoj kaj la pastroj de
la sanktejo pro ilia “servado”. Sed la libro ankaŭ nutras la
kastisman tradicion ĉar tre emfazas pri la familio-linioj de
ĉiu tribo, kaj malpermesas ne nur edz(in)iĝon al fremdaj
gentoj sed ankaŭ inter malsamaj izraelidaj triboj.
30

