Page 31 - heleco-101
P. 31
Sed tiom ofta mencio en la libro al ĉiuj izraelaj triboj montras ke la verkistoj de la Torah
revis pri la rekuniĝo de ĉiuj izraelaj triboj, kaj tio okazis en epoko kiam la dek disiĝ-
intaj triboj jam estis preskaŭ tute dissolvitaj pro miksiĝo kun alietnaj popoloj. La insisto
uzi kaj apliki la terminon Israelo kiam estas klare ke temas nur pri la juda popolo estas
signo de psika traŭmato kiun tiu popolo ne kapablas superi eĉ post preskaŭ tri mil jaroj,
konkrete ekde la jaro 928 a. K., kiam mortis la reĝo Salomono kaj la dek triboj disiĝis el
la aliaj du: Jehuda kaj Benjamen, al kiuj oni devas aldoni la tribon aŭ klanon de la lev-
idoj. Ĉiuj dek-du aŭ dek-tri triboj konstituis unusolan regnon nur dum preskaŭ unu jar-
cento, la reĝadoj de Ŝaul, Davido kaj Salomono (supozante ke estas certa ĉio kion ra-
kontas pri tiuj reĝoj la bibliaj libroj).
Sed ni daŭre memoru ke en tiu glora epoko de la izraela regno ankoraŭ ne ekzistis la
judismo kiel religio, kaj la tiamaj izraelidoj sciis nenion pri la Eliro de siaj prapatroj el
Egiptujo, ĉar tiam tiu historio ankoraŭ ne estis inventita. Ĉiuj tiuj triboj adoris siajn
apartajn diojn aŭ idolojn, Javeh-n inter ili. Eble ĉiuj tiuj triboj estis devenantaj de ko-
munaj prapatroj, ĉar ĉiuj ili paroladis la hebrean lingvon, sed tiu lingvo, aŭ alia tre
simila varianto aŭ dialekto, estis parolata ankaŭ en Fenicio kaj aliaj najbaraj regionoj.
La Readmono, lasta libro de la Pentateŭko, estas resumado de la instruo de la antaŭ
pentateŭkaj libroj kun insisto sekvi, obei la ricevitan leĝaron. Interalie, en ĉi tiu libro
oni preskribas severajn punojn por la malobservon de leĝoj. Ankaŭ en aliaj libroj de
la Torah oni dispozicias kondamnojn, eĉ al morto, pro faroj kiaj idol-kulto, adolto de
edziĝintaj virinoj, blasfemo, incesto, samsekseco, malobeo al supera aŭtoritato, malvera
atesto, sorĉado, dumsabata laborado…
Tiuj leĝoj kaj punoj ekzistis jam antaŭ la juda alpreno de la Torah kaj ĉi ties religio.
En la longa kaj lanta marŝo de la homa progreso, eble la monoteismo kaj la moralo
kiun ĝi kunportis ludis ian rolon, sed oni devas konstati ke la juda socio estis kasta
sistemo antaŭ la akcepto de la Torah, kaj ĉi tiu, iamaniere, konservis ĝin tia. La tribo de
Jehuda estis la militista kasto, tiu de Levi estis la sacerdoteca kasto, kaj ene de ĉiu tribo
estis rangoj laŭ familiaj klanoj. Nur iom-post-iom la socia strukturo evoluis al tipe
klasa sistemo. Kiel sciate la diferenco inter ambaŭ tipoj je socio estas tio ke en la
kastisma socio la rango dependas el la familia deveno de la personoj, kaj en la
klasisma ĝi dependas el la posedata mono, sendepende de la maniero kiel ĝi estis
akirata. Sendube la ribelo de la dek triboj kontraŭ la regno de Judujo estis reago de
malkontento pro la situacio de submetiĝo rilate al la altrangaj kastoj.
Ĉiukaze, kaj sendepende de la socia inercio rezulte de antikvaj leĝoj kaj kutimoj, la
dekalogo, kiu estis novaĵo inter la cetero el la materialo de la Torah, enportis valorojn
destinitajn agadi kiel gisto en la pasto por tiu fermentado kiu konstituas la evoluon
de la homa(j) socio(j). Sen tiu socia fermentado aŭ homa evoluo, la historio de la judismo
kaj ties sekvo la kristanismo ne estus pli interesa ol tiu de iu ajn alia popolo aŭ religio.
Nia celo entrepreni tiun studon estas esplori tiun fenomenon de la progreso de la
moralaj aŭ etikaj valoroj en la homa historio, konsciante ke Esperanto kaj ties interna
ideo estas grava paŝo en tiu longdaŭra marŝado de la homaro.
31

