Page 32 - heleco-101
P. 32
Se la libro de la Eliro, surprizas la legantojn per la priskribo de ege eksterordinaraj,
miraklaj, eventoj, ĉi tiu de Josuo tre pretersuperas ĝin. La “historio” de Josuo estas
daŭrigo kaj kulmino de la aventuro de la tradezerta irado de la izraelidoj destine al la
“Promesita Lando”. Laŭ tiu rakonto, Josuo, filo de Nun, el la tribo de Efraim, alprenis, laŭ
rekta dia ordono, la gvidon de la vaganta izraela popolo post la morto de Moseo,
kondukis ĝin konkeri la kanaanan teritorion kaj distribuis ĝin inter la izraelaj triboj.
Jes, la enhavo de tiu ĉi libro estas eĉ pli fantasta ol la pentateŭkaj tekstoj kaj estas
ankaŭ tute ne historia. La eventoj priskribataj de tiu ĉi teksto estus okazintaj ĉirkaŭ la
jaro 1200 a. K. Nu, pri tiu epoko kaj pri tiu teritorio estas findinda historia informo en
la egiptaj registroj, kaj ĉi tiuj prezentas scenon kaj aferojn kiuj tute ne rilatas al la
enhavo de la libro de Josuo. Konkrete, la egiptaj fontoj pritraktas la klopodojn de la
faraona kortego por konservi la kontrolon de tiu teritorio kies enloĝantoj ricevas, en
tiuj egiptaj registroj, la nomon je “habiru”. Tiu termino eble rilatas al la hebrea lingvo
kiu estis komuna al ĉiuj popoloj de tiu regiono. Se tiel, tio signifus ke tiuj “habiru”, kiuj
estis vasaloj de la Faraono, estus la prauloj ne nur de la izraelaj triboj sed ankaŭ de la
moabidoj, amalekidoj, idumeoj, amonidoj, jebusidoj, gibeonidoj...
Sed la sofrim aŭ deŭteronomista skribistaro kiu inventis kaj verkis tiujn bibliajn librojn,
de la 7-a al la 5-a jarcento a. K., agadis laŭ siaj propraj religiaj kaj politikaj celoj. Ni
vidu ilin. Unue, kaj ĉefe, ili volis insiste instigi la judan popolon resti fidela al la religia
kadro inaŭgurita dum la reĝado de Josijo: monoteismo, rifuzo de la idolismo… Tiorilate
la libro Josuo estis daŭrigo de la Readmono, kaj eble verko de la sama personaro. Tial
aperas en tiu libro tiom da mirindaj faroj per kiuj la Eternulo helpas “sian” popolon kiam
ĝi estas fidela, kaj punas ĝin kiam ĝi refalas en idolismon.
La ilo de la mirakloj ĉesis esti la bastono de Moseo kaj komencis esti la kesto de inter-
ligo. Ekzemple, la akvo de Jordan-rivero disflankiĝis antaŭ la kesto portata de la levidoj,
kaj la muregoj de Jeriĥo disfalis post kiam procesio da levidoj sepfoje rondiris la urbon
portante la keston dum aliaj pastroj sonigis trumpetojn. Sed plej rimarkinda estis la faro
de Josuo mem kiam, batalante kontraŭ granda armeo, ordonis al la suno kaj la luno ke
ili haltu en ilia irado ĝis kiam li estus tute venkinta la malamikojn. La biblia teksto diras
ke… la suno staris meze de la ĉielo, kaj ne rapidis subiri preskaŭ dum tuta tago.
Kaj nek antaŭe nek poste estis tago simila al tiu… Sendube estas certe.
32

