Page 51 - heleco-101
P. 51
rolon de tiu homa kolektivo aŭ intelekta tavolo kiu en la Biblio estas nomata
(“sofrim” aŭ “soferim”) kun la signifo de “doktoroj”, “skribistoj”. Temis pri
sociale grava kaj influopova intelektularo. Ni provos pristudi tiun intelektan
rondon, ĝian aperon kaj disvolviĝon. Evidentas ke en la antaŭ-monarkia epoko ne
ekzistis en la hebrea medio tiu homtipo. La verkado de la unuaj bibliaj libroj far
Moseo kaj la ekzisto de Moseo mem estas nura legendo. Tiuj doktoroj registris
perskribe kaj plibeligis materialon, kiu ĝis tiam ekzistis nur kiel parola tradicio. Ni
jam vidis ke la starigo de la monarkio signifis kaj alportis konsiderindajn ŝanĝojn,
kiel la establo de konstanta armeo, reĝa kortego, centra administracio, regula impost-
kolektado… Nu, alia neceso de la reĝa administracio estis la ekzistado de skribistoj
por la inter- kaj ekster-regna korespondado kaj ĉefe por registrado de la kronikoj
de la reĝado. Estas klare ke tiel Izraelo kiel aliaj najbaraj regnoj de tiu Kanaana
regiono, kiuj alprenis tiam la monarkian regad-manieron, ne startis de nulo. Ili
havis kiel imiteblajn modelojn tiujn de la faraona Egiptujo kaj la imperioj de
Mezopotamio.
En ĉiuj tiuj regnoj kaj imperioj la skribistoj kaj intektuloj konstituis tion, kion nun-
tempe oni nomas “la ideologia aparato de la sistemo”. Por konstati tion sufiĉas vidi
kiom multe la antikvaj skribaĵoj de Egiptujo kaj Babilono prilaŭdas la koncernajn
monarkojn. Same okazis en Izraelo kaj poste en Judujo, sed notindas ke tiaj skribistoj
ne estis nuraj funkciuloj serve de la regna administracio, ili pasie travivis la sobojn
kaj la sorojn de la politiko de la regno. Fakte, tiu intelekta tavolo provizis la
konsilantaron de la regno. Tion oni klare perceptas en la 2-a Libro de la Reĝoj kiu
priskribas la historion de la du separitaj regnoj de Judujo kaj Izraelo, sed kiu estis
skribita de la “sofrim” de Jerusalemo. Sendube ankaŭ la skribistoj de la regno de
Izraelo faris siajn proprajn skribaĵojn aprobante la disiĝon, sed ilia verkaro ne estis
enkalkulita en la Biblian kolekton.
Niaj skribistoj de la Juda regno pribedaŭras laŭlonge de la tuta 2-a Libro de la Reĝoj
la dividiĝon de la regno kaj la postan detruon de Izraelo far la asiria konkero. Sekve
de tia verkado estiĝis, kun doloro, la teorio de “la dek perditaj triboj de Izraelo”, kaj
oni atribuis mesian karakteron al la –estonta kaj esperata– tasko rekunigi ĉiujn
tribojn. Ilia unua Mesio tiorilate estis la reĝo Joŝijo. Pli ĝuste, ni devus diri ke ili, la
doktoroj skribistoj, fabrikis tiun Mesion Joŝijon. Kiam Joŝijo ekregis, en la jaro 640
p. K., estis pasintaj preskaŭ tri jarcentoj post la morto de Salomono. Tiu biblia libro,
kaj la Dua de la Kronikoj, ofte mencias ke la hebreoj de la regno de Judujo, ne malpli
ol tiuj de la regno de Izraelo, ofte praktikadis idol-kultadon, tio estas, dediĉitan al dioj
malsamaj ol Javeo. La kolegio de skribistoj, kiu estis formiĝanta kiel vera partio,
havis politikon bazitan sur la ideo ke la unueco de la regno postulis religian
unuecon ĉirkaŭ unika Dio. Iliaj ebloj ke tiu politiko estu adoptita de la regantoj en
Jerusalemo spertis sobojn kaj sorojn. Reĝo sufiĉe inklina aŭskulti ilin estis Ĥizkijo,
kiu regis de 716 ĝis 687 a. K., tio estas, iomete post la detruo de la regno de Izraelo
fare de la Asirianoj. Sed lia filo kaj posteulo, Manaseo, (687-642 a. K.) malestimis la
politikon de tiu intelekta elito. Ni devos okupiĝi poste pri ĉi tiu reĝo kiam ni
pritraktos la aferon de alia interesa homa kolektivo de la epoko, la profetoj. La filo
51

