Page 47 - heleco-101
P. 47
ple, la vizito de la Reĝino de Ŝeba, kiu estis impresita
de lia saĝeco kaj la riĉeco de lia kortego, substrekas
ĉi tiun grandiozecon. Eble ĉi tiu biblia rakonto ne estas
historie ĝusta; ĝi montras la deziron de la skribistoj pli-
elstarigi la dinastion de Davido. En sia fervoro laŭdi ĉi
tiun monarkon, la lastan, kiu reĝis super ĉiuj unuiĝ-
intaj triboj de Izraelo, la skribistoj registris la fakton ke
li havis grandegan haremon: 700 edzinoj kaj 300 krom-
virinoj. Estas neimageble ke li povis kontentigi ĉiujn.
La verkintoj de la biblia rakonto aŭ volis prezenti lin
kiel sekse superhoman, aŭ volis emfazi la grandecon
kaj potencon de lia regado montrante liajn politikajn
aliancojn kaj edzecajn ligojn kun diversaj nacioj.
Sed la ĉefa ago atribuita al li –kaj tio ja ŝajnas vera–
estas la konstruado de la Jerusalema Templo. Ĉi tiu
fariĝis la ĉefa loko de adorado por la Izraelidoj kaj
simbolo de la ĉeesto de Dio inter Lia popolo. Tiuj
doktoroj de la 4-a jarcento a.K., kiuj dediĉis sin al la
verkado de la Unua Libro de la Reĝoj kaj la Dua Libro
de la Kronikoj, volis konvinki aliajn –kaj eĉ sin mem–
ke en la Jerusalema Templo oni adoradis la Unusolan
Dion. Sed poste ni vidos, ke ili mem iel devis agnoski,
ke la afero ne estis tia. Ni ne forgesu, ke tiuj
agis laŭplane por religiaj kaj politikaj celoj.
Tiuj celoj estis kaj religiaj kaj politikaj, kun forta inter-
ligo inter ambaŭ. El religia vidpunkto, unu el la ĉefaj
celoj estis elstari la saĝecon kaj justecon de Salomono,
prezentante lin kiel reĝon elektitan de Dio. Tio kontri-
buis plifortigi la fidon de la homoj al Dio kaj al la
graveco de sekvado de Liaj leĝoj kaj instruoj.
Krome, emfazante la konstruon de la Templo de Salo-
mono, oni substrekis la centran rolon de la kultado
de la Eternulo en la vivo de la popolo, kio helpis pli-
firmigi la religian identecon de Izraelo.
En la politika sfero, la rakontoj pri Salomono havis
ankaŭ klaran celon: pravigi la Davidan dinastion.
Prezentante Salomonon kiel saĝan kaj potencan reĝon,
la skribistoj celis plifortigi la aŭtoritaton de la tiamaj
regantoj, montrante, ke lia dinastio havis dian sub-
tenon. Tio estis precipe grava en tempoj de politika mal-
stabileco, ĉar ĝi helpis unuigi la popolon sub ununura
gvidado kaj konservi socian ordon. Resume, la
47

