Page 48 - heleco-101
P. 48
rakontoj pri la regado de Salomono estis ne nur historiaj, sed ankaŭ plenumis
esencajn rolojn por la religia kaj politika kohezio de la popolo de Izraelo.
Sed jen tiuj saĝuloj devis alfronti malfacilan kontraŭdiron. Ili ne povis ignori la
fakton, ke post la morto de Salomono la regno disfalis, kio rezultigis du
malsamajn regnojn, ofte malamikajn kaj konfliktantajn. La regado de Salomono
finiĝis meze de malobeo kaj politikaj tumultoj. Post lia morto, lia filo Reĥabeam
ekregis, sed nur super la tribo de Jehuda kaj pluraj aliaj, kiuj formis la Judan
Regnon. La ceteraj dek triboj formis apartan regnon: la Regnon de Izraelo.
La saĝeco de Salomono estus nekredebla, se lia regmaniero kaŭzis tian dividon.
Tiu ĉi fakto devis esti “teologie” pravigita. Tial necesis agnoski, ke tiu virta reĝo
falis en idoladoradon aŭ almenaŭ toleris ĝin. Sed tio ankaŭ subfosas la tezon, ke la
fama Templo estis konstruita por la gloro kaj servo de Jahveo.
Tial, tiuj saĝaj doktoroj de la 4-a jarcento a. K. atribuis la devojiĝon de Salomono al
la influo de liaj fremdaj edzinoj. Tiamaniere, ili estis konstruante la teorion aŭ mandaton,
ke la judoj devas eviti miksiĝon kun aliaj popoloj. Tamen, oni devas klarigi, ke dum
la regado de Salomono li trudis sistemon de deviga laboro kaj altaj impostoj por
financi siajn grandajn projektojn, kiel la konstruadon de la Templo de Jerusalemo
kaj lia palaco. Tio kaŭzis malkontenton, precipe inter la nordaj triboj, kiuj sentis, ke
ili portas pli pezan ŝarĝon ol Judujo. La troaj impostoj kaj ekonomia krizo grave
influis la laboristajn klasojn kaj kontribuis al la ĝenerala malkontento. La lukso de la
kortego de Salomono kaj liaj diplomatiaj aliancoj, precipe liaj edziĝoj al fremdaj
princinoj, postulis konstantajn financajn elspezojn, kiuj pligravigis la ekonomian
premon. Krome, la nordaj kaj sudaj triboj jam de antikvaj tempoj havis diferencojn.
Judujo kaj Benjamen (sudo) estis pli proksimaj al la dinastio de Davido, dum la
dek nordaj triboj (Efraim, Manaseo, k. a.) sentis sin marĝenigitaj en la centralizita regado
de Jerusalemo. Pro tio, kiam Salomono mortis kaj lia filo Reĥabeam heredis la tronon,
la nordaj triboj, gvidataj de Jerobeam, petis lin redukti la impostojn kaj la labor-
ŝarĝon. Tamen, anstataŭ aŭskulti la konsilojn de la pli maljunaj saĝuloj, Reĥabeam,
sekvante la konsilojn de siaj junaj aliancanoj, respondis severe kaj eĉ pliigis la
ŝarĝon al la popolo. Tio kaŭzis malkaŝan ribelon.
Jerobeam, kiu jam estis influa gvidanto dum la regado de Salomono kaj estis ekzilita
en Egiptujon pro konspirado kontraŭ li, revenis kaj gvidis la ribelon de la nordaj
triboj. Tiuj triboj disiĝis kaj proklamis Jerobeamon kiel sian reĝon, tiel fondante la
Regnon de Izraelo, kun ĉefurbo unue en Ŝeĥem kaj poste en Samario. Dume,
Reĥabeam regis nur Judujon kaj Benjamenon, formante la Regnon de Judujo, kun
ĉefurbo en Jerusalem. La Norda Regno (Izraelo) klopodis distanciĝi de Jerusalem kaj
establis siajn proprajn kultocentrojn en Betel kaj Dan, kie oni starigis orajn bovidojn
por malhelpi la popolon pilgrimi al Jerusalemo. Tiu religia apartiĝo plifortigis la
politikan dividiĝon, akrigante la rivalecon inter la du regnoj kaj firmigante la
skismon, kiu fakte rezultis definitiva, kaj kies sekvojn ni pristudos per sekvaj ĉapitroj.
48

