Page 46 - heleco-101
P. 46
murdita laŭ ordono de Salomon, kaj la pastro Ebjatar, lia
subtenanto, estis senpovigita je sia ofico kaj anstataŭ-
igita per Cadok. Ankaŭ la generalo Joab estis mortigita
sen respekti la azilrajton de la sanktejo, kien li rifuĝis.
El la biblia rakonto oni povas dedukti ke por la aliro
de Salomon al la trono okazis politika elpurigo en la
gvidaj kadroj de la regno, anstataŭigante ilin per
homoj lojalaj al la nova reĝo. Evidente, temis pri batalo
pri politika potenco, kie intervenis ne nur inaj intrigoj
sed ankaŭ komplotoj en la pastraro kaj la armeo.
La Unua Libro de la Reĝoj, kiu priskribas ĉi tiujn
eventojn, estis verko de tiu elito de kleruloj, kiu volis
legitimi la davidan dinastian linion kiu kondukis al la
reĝoj Ĥizkijo kaj Josijo. Kiel dirite, tiuj doktoroj asignis
al tiuj reĝoj kvazaŭ mesian rolon ĉar ili provizis politikan
apogon al la religia reformo kiun tiuj entreprenis.
Do ili sentis sin devigitaj plibeligi la evidentan uzurpon
de la trono fare de Salomono kaj ĉi ties partianoj.
Tiucele, tiuj skribistoj inkludis inter la subtenantoj de
Salomono ankaŭ la profeton Natan kaj krome, en la
Unua Libro de la Reĝoj oni klare esprimas rektan
apogon de la Dio Javeh. Ja, ekzistas kliŝo pri la
preĝo de Salomon, komence de lia regado, petante al
Dio saĝon por efike regi sian popolon. Laŭ la biblia
rakonto, Dio plenumis lian peton, kaj Salomon famiĝis
pro sia profunda kompreno kaj discernado. Lia saĝeco
estas montrita per alia kliŝo, la konata rakonto pri la du
virinoj kiuj venis al Salomon, ĉiu asertante esti la
patrino de bebo. La propono de Salomono dividi la
bebon rivelis la veran patrinon.
La biblia priskribo de Salomono kaj lia reĝado estas
plena je grandiozeco. Dum lia regado, Israelo travivis
periodon de paco kaj prospero. Salomono starigis
komercajn rilatojn kaj politikajn aliancojn kun aliaj
regnoj, kio kontribuis al la ekonomia disvolviĝo kaj
la riĉiĝo de la regno. Laŭ la skriboj, kiuj priskribas lian
reĝadon, Salomono estis majstro pri diplomatio. Lia
edziĝo al filino de la Egipta Faraono kaj liaj rilatoj
kun aliaj nacioj montras liajn klopodojn konservi
pacon kaj stabilecon.
La Unua Libro de la Reĝoj en la Biblio ankaŭ priskribas
la luksan kaj grandiozan regadon de Salomono. Ekzem-
46

