Page 53 - heleco-101
P. 53
al la regantajn klasojn: militistojn, doktorojn,
pastrojn, politikistojn... La popola amaso restis
kiel sklava, laborante la teron en tiu sama
lando, kie ili ĉiam loĝis.
Ĉiukaze, por la politik-religiaj planoj de la
judaj doktoroj, la fiasko de sia Mesio Joŝijo kaj
de la unuiĝinta regno, kiun li devus regi kaj
plivastigi, estis, aŭ devus esti, laŭteorie,
definitiva bato. Sed la aferoj evoluis laŭ
neatendita maniero: la judismo venis por resti.
Evidentis ke la intelekta elito, kiu konceptis tiun
politik-religian projekton, povis perfekte funkcii
en la ekzilo, sen judaj reĝoj kaj sen la perspektivo
de baldaŭa estonta Mesio. Per unu el la unuaj
ĉapitroj de ĉi raporto ni vidis, ke la skolo de
skribistoj subgvide de Ezra povis redakti en
Babilono la definitivan version de la ĉefaj
bibliaj libroj kaj organizi la judismon, sur etna
bazo, kiel politik-religian enton kapablan elteni
historiajn eventojn, kiuj kutime kaŭzas la
kolapson kaj malaperon de la popoloj, kiuj
suferas ilin.
Ni jam vidis ankaŭ tion ke la judismo kaj ĝia
intelekta elito sufiĉe feliĉe sukcesis eviti la
sekvojn de la kolapso de la Persa Imperio, la
ekspansio kaj posta febliĝo de la helenisma
potenco… ĝis la eniro de la romianoj en la
regionon. Iam ni devos repreni la fadenon de la
plurmiljara historio de la judismo, sed nun ni
devas atenti pri aparta fenomeno de la epoko,
kiun ni pritraktas, tiu priskribita en la Dua libro
de la Reĝoj. Eble ŝajnas, ke nia ĉefa intereso pri
tiu periodo estis la historia rolo de la intelekta
elito de la “Sofrim” aŭ doktoroj-skribistoj, sed
ne estas tiele. Eĉ agnoskante la gravecon kaj
intereson de tiu tavolo kaj ĝia historia rolo, ni
devas klarigi, ke ĉi tiu ĉapitro de nia raporto
estas ĉefe dediĉata al alia homo-tipo.
Ni temas pri la profetoj, (“nebiim”, en la
hebrea lingvo). Oni difinas la profeton kiel:
homo, kiu deklaras sin inspirita de iu dio kaj
rivelas ties mesaĝojn. Aŭ: homo, kiu pretendas
kapablon antaŭdiri estontaĵojn. Nu, tiutipaj
uloj ekzistis en multaj kulturoj, ne nur en la
juda de la 9-a al la 6-a jarcentoj a. K. Sed ni
atentas pri ia tipo je profeto kiu estas specifa
53

