Page 55 - heleco-101
P. 55
“elektita popolo”. Aliflanke, la moralo implicita en la instruado de la profetoj, eĉ se ili
eble ne konsciis pri tio, havis universalan karakteron; ĝi estis, aŭ estas, valida por
la tuta homaro kaj por ĉiuj epokoj.
La instruo aŭ admono de la profetoj ne konsistis nur el alvokoj al individua moralo.
Se tiel estus, ili ne estus vekintaj la koleron de la potenculoj de sia tempo. Ilia programo
ankaŭ implicis gravajn ŝanĝojn en la socia organizo, kio estis neakceptebla por la super-
regantoj de la regno. Vidu jenajn bibliajn pecojn:
Ve al la leĝdonantoj, kiuj starigas maljustajn leĝojn, kaj al tiuj, kiuj skribas
maljustajn verdiktojn, por forpuŝi malriĉulojn de la leĝo kaj forrabi la
justecon de senhavuloj de Mia popolo, por ke la vidvinoj fariĝu lia rabakiro,
kaj por prirabi la orfojn! Sed kion vi faros en la tago de puno kaj de pereo, kiu
venos de malproksime? (Jesaja, 10:1-3)
Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Izrael kaj pro kvar Mi ne indulgos
lin, pro tio, ke ili vendas virtulon pro arĝento kaj malriĉulon pro paro da ŝuoj.
Ili premas la kapon de senhavuloj en la polvon de la tero, ili baras la vojon
de humiluloj; filo kaj patro iras al unu knabino, por malhonori Mian
sanktan nomon. (Amos, 2:6-7)
Tial pro tio, ke vi premas senhavulon kaj forprenas de li la panon per grandaj
impostoj, vi konstruos domojn el hakitaj ŝtonoj, sed vi ne loĝos en ili; vi plantos
ĉarmajn vinberĝardenojn, sed vi ne trinkos ilian vinon. Ĉar Mi scias, kiel
multaj estas viaj krimoj kaj kiel gravaj estas viaj pekoj: vi premas virtulon,
vi prenas subaĉeton, vi forpuŝas malriĉulojn en la pordego. (Amos, 5:11-12)
Konstatindas tio ke la profetoj, kiam ili mencias la Diecon, ili temas pri tiu Jahveo,
kiun la doktoroj-skribistoj penis establi kiel unusolan Dion por la popolo. Tiorilate
ambaŭ homaj kolektivoj estis en la sama fronto. Ĉu eble nur tiorilate? La afero
estas sufiĉe komplika kaj malfacile pritaksebla nuntempe. Same kiel la skribistoj,
ankaŭ la profetoj havis sian propran partion, konsistigitan de la sekvantoj aŭ
disĉiploj, kiuj akceptis ilian mesaĝon. Ambaŭ kolektivoj, la profeta kaj la doktora,
influis unu la alian. Ne mankis simpatiantoj de la profetoj inter la skribistoj, nek
skribistoj inter la sekvantoj de la profetoj. Kaj ambaŭ grupoj havis komunan
intereson influi la kurson de la aferoj de la regno. Tio estis evidente, precipe en la
regno de Judujo. En la regno de Izraelo, kie ne mankis profetoj, tiuj havis pli da
malfacilaĵoj, kiel atestas kion ni scias per la Dua Libro de la Reĝoj pri la profetoj
Elija kaj Elizeo, kiuj agis en la regno de Izraelo, kies skribistoj havis politikan
intereson forturni la popolon de la kultado de Javeo en Jerusalemo.
Sed pro la socialaj postuloj de la profeta programo, ankaŭ en Judujo estis danĝera la
profeta funkcio. Multaj profetoj suferis persekutojn, punojn de malliberejo, kaj
kelkaj eĉ estis kondamnitaj al morto. Jesaja, laŭ ordono de reĝo Manaseo, kiun ni
jam menciis, estis enmetita en la kava trunko de arbo kaj segita en la duonon. La
klasbatalo estas realo en ĉiuj homaj socioj eĉ se en ili oni ne scias kio ĝi estas.
La plej interesa afero en la Libro de Jesaja, verkita de unu el liaj disĉiploj, estas tio,
kio rilatas al la figuro de la “Servanto de Javeo”. Ĝi estas unu el la plej enigmaj kaj
55

