Page 52 - heleco-101
P. 52
kaj posteulo de Manaseo, Amon, regis nur du jarojn; li estis murdita en cirkons-
tancoj kiujn la biblia teksto apenaŭ klarigas.
Estis tiam (jaro 640 a. K.) kiam ekregis nia Joŝijo, kiu vekis tiom da esperoj en la
partio de la doktoroj skribistoj. Li estis 8-jara infano kiam li komencis regi. Do, la
konsilistoj de la regno, la elito de skribistoj al kiuj ni atribuas tiom da influo,
edukis lin laŭ sia politiko, kiu tiom rilatis kun la projekto de monoteisma religio.
Joŝijo montriĝis diligenta lernanto kaj plene akceptis la instruon de siaj majstroj
. Li favoris la jahvismon kaj malpermesis la ceterajn tradiciajn kredojn,
detruante iliajn sanktejojn kaj kultajn objektojn, politikon, kiun li efektivigis
ankaŭ en la limregionoj de la regno de Izraelo. Estis naskiĝante la juda religio.
Estis ankaŭ dum ĉi tiu reĝado kiam la skribitaj tekstoj komencis anstataŭi la parolan
tradicion en la transdono de la historio kaj la religiaj konceptoj. Ni jam klarigis, ke
la bibliaj tekstoj atribuitaj al Moseo kaj tiuj de la epokoj de Josuo kaj la Juĝistoj,
fakte, estis jam kaj plu estis tiam verkitaj de tiuj skribistoj, kiuj fine plene ekprenis
la gvidadon en la epoko kaj kun la subteno de Joŝijo. Ĉi tiu fakto estas registrita,
eble simbole, en la Dua Libro de la Reĝoj, ĉapitro 22, versikloj 8-10:
Kaj la ĉefpastro Ĥilkijo diris al la skribisto Ŝafano: Libron de la instruo mi
trovis en la domo de la Eternulo. Kaj Ĥilkijo donis la libron al Ŝafano, kaj li
ĝin legis. Kaj la skribisto Ŝafano venis al la reĝo kaj alportis al la reĝo
respondon... …Kaj la skribisto Ŝafano raportis al la reĝo, dirante: Libron donis
al mi la pastro Ĥilkijo. Kaj Ŝafano legis ĝin antaŭ la reĝo.
Tiu paragrafo prezentas la momenton, en kiu la skribaĵoj, pacience ellaboritaj de
pluraj generacioj da skribistoj, ĉefe la libro Readmono, akiras oficialan statuson kiel
instruo destinita al la popolo. Ĝi ankaŭ montras al ni, ke la pastraro de la Templo
kunlaboris, ne malpli ol la reganta monarko, kun la intelekta elito de la doktoroj
skribistoj. La kondiĉoj jam estis maturiĝantaj por la starigo de monoteisma religio.
Joŝijo plenumadis la mesiajn esperojn, kiujn la doktoroj asignis al li. Li eĉ entreprenis
la taskon rekunigi la tribojn de Israelo, kaj dum iom da tempo ŝajnis, ke li sukcesadis
en tiu celo. Profitante situacion de malforteco de la Asiria Imperio, kiu estis detruinta
la Izraelan regnon, Joŝijo rekonkeris por sia Juda regno kelkajn teritoriojn, kiuj
antaŭe apartenis al Izraelo. Sed lia serio da sukcesoj ne daŭris. En la komplika
politika ludo de la epoko, en kiu intervenis ankaŭ grandaj potencoj kiaj la Faraona
Egiptio kaj la Nov-Babilona Imperio, Joŝijo fine malsukcesis kaj estis venkita en
batalo kontraŭ la trupoj de la faraono Neĥao la 2-a, kiu kaptis kaj mortigis lin.
Cetere, la regno de Judujo ne daŭris longe post tiu fiasko. En la jaro 597 a. K., la
Babilona Imperio de Nebukadnecaro detruis Jerusalemon kun ĝia Templo kaj
deportis grandan amason da judoj al Mezopotamio. Estis alia deportado dek unu
jarojn poste, en 586 a. K. Oni uzadas la esprimon “Ekzilo de la juda popolo en
Babilono”, sed fakte la plej granda parto de la hebrea loĝantaro de ambaŭ regnoj
(Izraelo kaj Judujo) daŭre loĝadis en la lando, kiun ili okupis inter la Mediteraneo kaj
la Jordano, kaj eĉ en iuj regionoj oriente de tiu rivero. La deportadoj, kiujn faris unue
la asirianoj en la regno de Izraelo kaj poste la babilonanoj en tiu de Judujo, rilatis nur
52

