Page 49 - heleco-101
P. 49
Kiel dirite, la divido de la regno de Izraelo signifis, krom la politika rompiĝo,
ankaŭ religian diferenciĝon en la senco, ke la nordaj triboj, kies regno retenis la
nomon “Izraelo”, rezignis la kulton al Jahveo en Jerusalemo kaj adoptis aŭ
reprenis la adoradon de aliaj dioj de la regiono. Tamen, necesas klarigi, ke tiu
religia malkonsento ne havis la signifon, kiu poste estis atribuita al ĝi: la religia
diferenco ne estis disiĝo inter monoteismo kaj pagana politeismo. La afero estis
tute politika; temis pri tio, ke la loĝantoj de la norda regno ne devu pilgrimi al
Jerusalemo, la ĉefurbo de la regno de Judujo, de kiu ili estis disiĝintaj.
Fakte, ne estis religia diferenco inter la judoj, kiuj daŭre praktikis la kulton en la
Jerusalema Templo, kaj la membroj de la aliaj triboj de Izraelo aŭ eĉ tiuj de
neisraelaj regnoj en la regiono. La speco de religio, kiun ili ĉiuj praktikis, ja ne
estis monoteisma, sed ankaŭ ne eblas strikte nomi ĝin politeisma. Temis pri
religieco difinebla per la termino “henoteismo”. Henoteismo estas formo de religia
kredo, en kiu oni rekonas la ekziston de pluraj dioj, sed oni adoras ĉefe aŭ
ekskluzive unu el ili, konsideratan supera aŭ pli grava. Male al politeismo, kiu
implicas la adoradon de multaj dioj en egaleca maniero, henoteismo enfokusigas
la sindonon al unu specifa dio (aŭ diino), kvankam sen nei la ekziston de aliaj. Tia
estis la religia situacio de la loĝantoj de la Kanaana regiono kaj certe de aliaj, dum
la Fera Epoko kaj eĉ sufiĉe poste.
Ĉiu tribo aŭ popolo havis sian specifan dion, sed ne hezitis adori alian kiam ĝi
koleris kontraŭ la propra dio, se ili opiniis, ke ĝi ne plenumis la protekton, kiun oni
atendis de ĝi. Tia estis la rilato de la judoj kun Javeo dum la epoko de Juĝistoj, kaj
ĝi restis tia dum la monarkio, antaŭ, dum kaj post la epoko de Salomono. Ekzistas
pruvoj ke en la Templo kaj en aliaj judaj kultolokoj oni adoris ne nur Jahveon, sed
ankaŭ aliajn diaĵojn, kiel la diino Aŝera, kiu ofte estis konsiderata kiel dia kunulino
de Jahveo. Bibliaj referencoj (kiel en 2-a Reĝoj 23:4-7) mencias, ke eĉ en la Templo
estis objektoj dediĉitaj al Aŝera kaj aliaj diaĵoj. La loĝantaro de antikva Israelo
ofte adoptis elementojn de la kultoj de najbaraj popoloj, kiel la Kanaananoj,
Moabitoj kaj Egiptanoj. Oni trovis arkeologiajn indikojn de pluraj diaĵoj adorataj
en Israelo, ekzemple statuetoj de virinaj diaĵoj, kiuj probable reprezentis Aŝeran
aŭ aliajn fekundecdiaĵojn.
49

