Page 54 - heleco-101
P. 54
de la juda kulturo de tiu antaŭ-ekzila epoko.
Oni devas klarigi ĉi-tion. La “profetoj” kiuj alĝustiĝas al la menciitaj difinoj ĝenerale
estas, sufiĉe sensignifaj de politika vidpunkto. Tio estas, ili ne reprezentas ian ajn
minacon kontraŭ la sistemo de superregado en la socio en kiu ili vivas. Tia speco de
profetoj ekzistis ankaŭ en Judujo kaj Izraelo dum la 8-a kaj 7-a jarcentoj a. K. Tiam
ekzistis tie “oficialaj” profetoj de la superregantoj de la socio: la terposedanta
aristokrataro kaj la levida pastraro de la Templo. Oni povas diri, ke kune kun la
“sofrim”, tiuj profetoj konsistigis la ideologian aparaton de la sistemo. Sed estis
aliaj profetoj, tiuj kiuj altiras nian atenton, kiuj estis kontraŭ-sistemaj, revoluciaj
malstabiligantoj kontraŭ la superreganta feŭdismo.
Unu trajto, kiu distingas la profeton, estas sia ne-institucia karaktero. La profeto estas
figuro tre malsama ol la pastro, kaj laŭforme kaj esence. La profeto ne devenas nepre
el pastraj medioj aŭ familioj; lia gvidado ne estas institucia sed karisma; estas Dio, kiu
vokas aŭ elektas siajn profetojn. La profeto ne enŝlimiĝas en templojn por liturgiaj
servoj, sed rekte sin turnas al la popolo por komuniki la mesaĝon venantan de Dio.
La profeto ne estimas la kulton de la templo; unu el ili diris, nome de Dio:
Kvankam vi alportas al Mi viajn bruloferojn kaj viajn farunoferojn, Mi ne
akceptos ilin; kaj viajn grasajn dankoferojn Mi ne rigardos. Forigu de Mi
la bruon de viaj kantoj, kaj la sonadon de viaj harpoj Mi ne volas aŭdi. Sed
justeco fluadu kiel akvo, kaj virto kiel potenca torento. (Amos, 5:22-24 )
Tio estas forta kritiko de Dio kontraŭ la vanaj oferoj, emfazante ke tio, kion Li vere
volas, estas justeco kaj virto. En la instruo de la profetoj ni trovas aferojn kiel ĉi tiuj:
Lernu fari bonon, serĉu la justecon, riproĉu la subpremanton, defendu la
orfon, protektu la vidvinon. (Jesaja, 1:17 )
…Li juĝos malriĉulojn kun justeco, kaj kun pieco Li decidos por la
humiluloj de la tero; Li frapos la teron per la vergo de sia buŝo, kaj per la
spiro de siaj lipoj li mortigos la malpiulojn. (Jesaja, 11:4)
…Frue matene faru juĝon kaj savu prematon el la mano de premanto.
(Jeremia, 21:12)
Tiele diras la Javeh: Faru justecon kaj veron, kaj liberigu la prematon el la
mano de premanto; ne mistraktu nek premu fremdulon, orfon, kaj
vidvinon, kaj ne verŝu senkulpan sangon en ĉi tiu loko. (Jeremia, 22:3)
Ĉu ne jen estas la fasto, kiun Mi elektis: malligi la katenojn de maljusteco,
malligi la ligilojn de la jugo, lasi la prematojn libere, kaj rompi ĉian jugon?
Ĉu ne estas tio, ke vi dividu vian panon kun la malsatulo, kaj alkonduku en
vian domon la senhejmulojn? Kiam vi vidas nudulon, vi kovru lin, kaj vi ne
kaŝu vin for de via samulo? (Jesaja, 58:6-7)
Tio estas, estis aperante tio, kion ni povus nomi “morala konscienco”. La postuloj de
la skribistoj favore al monoteismo, per si mem, ne implicis alvokojn al justa kaj virta
vivo. Fakte, la celoj de tiuj doktoroj havis la politikan celon atingi la unuecon kaj
reziston de la regno; temis pri programo por “ilia” popolo, kiun ili volis konsideri
54

