Page 50 - heleco-101
P. 50
La doktoroj, kiuj verkis la bibliajn librojn pri tiu antikva
epoko, pretendas situigi en ĝi la monoteisman kulton. Sed,
verdire, estis ĝuste tiuj , kaj ĝuste per tiuj libroj, kiuj
kreis kaj disvastigis la judan adoradon al Unu-sola Dio.
Kiel ĉiuj procezoj de homa kultura evoluo, ĉi tiu estis longa
kaj havis sobojn kaj sorojn. La procezo estis lanta komence
kaj plirapidiĝis laŭlonge de la tempo ĉefe subinflue de tiuj
doktoroj kaj aliaj cirkonstancoj.
Kiel dirite, dum longa tempo la popolo de Izraelo ne prakti-
kis striktan monoteismon, sed miksaĵon de henoteismo kaj sin-
kretismo, en kiu Jahveo estis konsiderata la ĉefa dio, sed sen
nei la ekziston de aliaj dioj. En la religia evoluprocezo el-
staras la reformoj de la reĝo Ĥizkijo (8-a jarcento a. K.) kaj,
precipe, tiuj de Joŝijo (ĉirkaŭ 622 a. K.), kiu purigis la Jeru-
saleman Templon de fremdaj kultoj, detruis aliajn altarejojn
tra la lando kaj provis establi ekskluzivan kulton al Jahveo.
Nur post la reformoj de Joŝijo la koncepto de ekskluziva mo-
noteismo ekfortiĝis kaj fariĝis oficiala parto de la juda kredo.
La reformo mem de Joŝijo estis instigita de la Readmona lite-
raturo, verkita de kelkaj generacioj da , kies centra ideo
estis, ke nur Jahveo estu adorata en Jerusalemo.
La krizo de la ekzilo en Babilonio (6-a jarcento a. K.) ne inter-
rompis la procezon; ŝajnas ke, male, estis favora faktoro por
ties progreso kaj plifirmiĝo. Ja, la detruo de la Unua Templo kaj
la Babela ekzilo estis decidaj momentoj: sen centra templo, la
judismo komencis pli fokusigi la Leĝon kaj religian ident-
econ bazitan sur la Torao, anstataŭ kultado ligita al specifa
loko. Dum la persa regado (5-a jarcento a. K.), la ideo de Jahve
kiel la sola vera Dio fortikiĝis, eble influita de la zoroastr-
ismo. La juda reveno el la ekzilo permesis la rekonstruon de
la Templo kaj la plifirmiĝo de la kredo je unu sola Dio.
En la hispana lingvo estas proverbo kiu diras ke: “Dio skribas
rekte sur kurbaj linioj”. La ideo povas esti esprimata esperant-
lingve per jenaj diroj: “Dio rektigas kurbajn vojojn”, “Dio kondu-
kas nin laŭ vojoj nekompreneblaj”... Tio povas esti aplikata
al la fakto ke katastrofa evento kia la detruo de la du israelaj
regnoj kaj la Templo, kaj la ekzilo de la hebreoj, kondukis,
laŭ la Dia plano al perfektigo de la religio kiel rilato de la
homo kun Li. Sen tiu evoluo estus nekoncepteblaj ne nur la
nuntempaj religioj sed ankaŭ aliaj aferoj kiuj devas ludi
gravan rolon en la senĉesa cultura evoluado de la homaro.
Oni povas trovi en la historio pliajn tiutipajn ekzemplojn.
Nu, la kontemplado de tiu procezo montras al ni la protagonistan
50

