Page 57 - heleco-101
P. 57
leviĝos; princoj, kaj ili adorkliniĝos; pro la Eternulo, kiu estas fidinda, pro la
Sanktulo de Izrael, kiu vin elektis. (49:1-7)
La Sinjoro, la Eternulo, donis al mi langon instruitan, por ke mi povosciu vigligi per
vorto senfortigiton; Li vekas, ĉiumatene vekas mian orelon, por ke mi aŭskultu kiel
instruatoj. La Sinjoro, la Eternulo, malfermis mian orelon, kaj mi ne kontraŭstaris,
mi ne turnis min malantaŭen. Mian dorson mi elmetis al la batantoj kaj miajn
vangojn al la harŝirantoj; mian vizaĝon mi ne kovris kontraŭ insultoj kaj kraĉado.
Sed la Sinjoro, la Eternulo, helpas al mi, tial mi ne estas hontigata; tial mi faris mian
vizaĝon kiel siliko, kaj mi scias, ke mi ne estos senhonorigata. Proksima estas mia
praviganto; kiu procesos kontraŭ mi? ni stariĝu kune; kiu postulas juĝon kontraŭ
mi, li alproksimiĝu al mi. Jen la Sinjoro, la Eternulo, helpas al mi; kiu do malpravigos
min? jen ili ĉiuj elfrotiĝos kiel vesto, tineoj ilin tramanĝos. Kiu inter vi timas la
Eternulon, aŭskultas la voĉon de Lia servanto? Kvankam li iras en mallumo kaj
nenio brilas al li, tamen li fidu la nomon de la Eternulo kaj apogu sin sur sia Dio.
Jen vi ĉiuj, kiuj ekbruligas fajron, ĉirkaŭas sin per flamoj, iru en la lumon de via
fajro, kaj en la flamojn, kiujn vi ekbruligis. Per Mia mano tio fariĝos al vi; en
doloro vi kuŝos. (50:4-11)
Jen Mia servanto havos sukceson, li altiĝos kaj gloriĝos kaj staros tre alte. Kiel
multaj estis teruritaj, rigardante vin (tiele lia aspekto estis malbeligita pli ol ĉe ĉiu
alia kaj lia eksteraĵo pli ol ĉe iu ajn homo), tiel li saltigos pri si multe da popoloj;
dirita al ili, kaj ili rimarkos ion, pri kio ili ne aŭdis. (52:13)
La Servanto de Javeo estas prezentita kiel iu elektita de Dio, plena de lia spirito, destinita
por establi justecon, ne per perforto, sed kun humileco kaj pacienco. Lia misio havas
savan celon. Li estas prezentata suferanta, malestimata kaj submetita al afliktoj, sed lia
sufero rezultas en la liberigo de alies pekoj. Tiel, jam dekomence, la juda tradicio
prezentas du malsamajn modelojn de Mesio: tiu triumfanta, kiu reunuigus ĉiujn tribojn
de Izraelo, kaj tiu paca kaj humila, kiu serĉas liberigon por ĉiuj suferantoj kaj prematoj.
Ni scias kian modelon de Mesio elektis Jesuo de Nazaret. La fakto ke, eĉ nuntempe, la
figuro kaj la instruo de Jesuo ne ĝuas akcepton de la judoj, indikas ke ĉi tiuj daŭre sin
tenas al la modelo de la potenca mesio kiu promesas venkon kaj superregon.
Sed plej bedaŭrinde estas tio ke eĉ tiuj ne-judaj kulturoj kiuj, ŝajne, akceptis la
Kristan mesaĝon, tute ne alĝustiĝas al la valoroj kiujn ĝi enportas.
Krome nutras la kontraŭjudismon la fakto, ke tiu profet-kristana tradicio startis en juda
kadro. Ŝajnas, ke tia kultura atingo decus al pli avancintaj civilizacioj kiel la hinda aŭ
la egipta. Sed, kiel Jesuo mem diris: “La spirito blovas kien ĝi volas”. Por kompreni
tiun diraĵon, estas necese klarigi, ke en la hebrea lingvo la ideon de “spirito” oni
esprimas per la vorto , (Ruaĥ), kiu signifas “vento”. La Dia Spirito aŭ Vento volis
blovi, rilate al tiu temo, super la juda popolo. Ĉi tiu estas “elektita”, sed ne pro tio ke
ĝi havis reĝojn kiel Davido kaj Salomono, sed por inspiri profetojn kiel Jesaja,
Amos, Jeremia… Mesion kiel Jesuo el Nazareto, kaj aliajn tipojn je elektitoj por
gravaj celoj, kiel Karl Marx, Zamenhof…
Per la sekvaj ĉapitroj ni vidos la ŝtorman kaj senfinan historion de la agado de tiu
Spirito en mondo, kiu ne estas preta por ricevi ĝin.
57

