Page 58 - heleco-101
P. 58
Kiel ni jam menciis, la religia reformo de Joŝijo, reĝo de Judujo, kiu regis inter la
jaroj 640 kaj 609 a. K., estis movado de religia purigado kaj centrado de la kulto en
Jerusalemo. Joŝijo agis sub la inspiro de “libro de la leĝo”, supozeble trovita tiam en la
Templo, kiun multaj biblio-fakuloj pensas ke temis pri primitiva formo de la Readmono.
La reĝo agis subinflue de la intelektaj rondoj de sia regno, al kiuj ni jam dediĉis atenton
sed pri kiuj ni devos daŭre okupiĝi en la etapo kiun ni priraportas.
La reformo, kiun Joŝijo ordonis apliki, konsistis el la forigo de la idol-kulto, kio implicis
la detruon de la altaroj de Baalo, Aŝera kaj aliaj kanaanaj dioj, inkluzive de tiuj, kiuj
troviĝis ene de la Templo. Li forpelis la pastrojn kiuj oferadis al aliaj dioj, inkluzive
de tiuj kiuj tion faris al Jahveo en la “altaĵoj” ekster Jerusalemo. La centralizado de la
kulto en Jerusalemo implicis la malpermeson de kultado en lokaj sanktejoj kaj li ordonis,
ke ĉiuj oferoj estu farataj en la Jerusalema Templo. Oni oficialigis tion, kio supozeble
estis la leĝo de Moseo, tio estas, la enhavon de la menciita Readmono kaj aliaj
verkoj de la sama intelekta kolektivo, kiu estis kreanta supozatan “tradicion”.
La reformo celis unuigi religie (kaj politike) sub la kultado al Jahveo, Judujon, kaj
laŭeble ankaŭ la disigitajn tribojn de la malaperinta regno de Izraelo, tiam
subjugitaj de la Asiria imperio. Tamen, la preskriboj de Joŝijo ne estis nur politik-
religiaj. Ili ankaŭ celis sociajn ŝanĝojn. La intelektaj elitoj, kiuj lin instigis, ne
limiĝis al la , sed ankaŭ inkluzivis la , la profetojn. Se la socia tavolo de
la skribistoj estis grava partio, ne malpli grava estis tiu de la profetoj. Jam unu
jarcenton antaŭ la epoko de Joŝijo, ekzistis grava profeta partio al kiu apartenis,
krom Jesajo, ankaŭ Hoŝeo, Amoso kaj Miĥeo. Kiel ni vidis per la antaŭa ĉapitro,
tiuj homoj proklamis etikajn aŭ moralajn valorojn kontraŭ la riĉaj klasoj kiuj
subpremadis kaj ekspluatadis la malriĉulojn. Malgraŭ la persekutoj, kiujn la
profetoj suferis, precipe dum la regado de Manaseo, ilia partio estis potenca en la
epoko de Joŝijo. Al ĝi apartenis gravaj figuroj kiel Jeremio, Naĥumo, Ĥabakuko,
Cefanjo kaj Jonao, kaj eĉ fama profetino kiel Hulda.
Tiu profeta partio, kies gvidado ŝajne estis farita de Jeremio, serioze provis la plen-
umadon de mesia profetaĵo de Jesajo aŭ ĉi ties disĉiplaro: la «Jaro de graco de
Jahveo». Tiucele ili inkluzivis en la leĝaron de la libro “Levidoj”, kiun ili estis
58

