Page 59 - heleco-101
P. 59
redaktante, la preskribon de la “Jubilea Jaro”, kiu devus okazi ĉiun 49an jaron (sep
sabataj jaroj), dum kiu estus proklamita la libereco por ĉiuj loĝantoj de la tero. Tio
inkluzivus liberigon de la sklavoj, pardonadon de la ŝuldoj, redonon de la propraĵoj
al ties originaj posedantoj, kaj ke la tero ripozu sen esti kultivata. Temis pri tempo
de socia, ekonomia kaj spirita renovigo, kun forta emfazo sur justeco kaj egaleco.
Oni devas klarigi la aferon pri “redono de la propraĵoj al ties originaj posedantoj”. Laŭ
la “historio”, kiun tiuj skribistoj estis oficialigante, la lando Kanaano, konkerita de Josuo,
estis dividita inter la triboj de Israelo, kaj en ĉiu tribo, ĉiu familio ricevis parton kiel
proprieton. Tio simbolis primitivan egalecon, kiu neniam ekzistis nek en la hebrea
popolo nek en iu ajn alia sur la Tero post la apero de la agrokulturo. Surbaze de tiu
supozita “tradicio” oni celis konstrui estontecon de egaleco inter la homoj. La
egaleco, kiun oni celis atingi, estis tre digna celo, kaj nuntempe ĝi daŭre estas tia. La
sola afero, kiu pravigas religion aŭ politikan partion, estas ke ili havu tian celon kaj
dediĉigu plenumi ĝin. Tra nia raporto ni vidos, ke la homaro senĉese fiaskas en la
efektivigo de tiu plano.
La profetaj skribistoj de la 8-a kaj 7-a jarcentoj a. K. estis tre optimismaj: ili ne nur
konceptis socian revolucion, sed eĉ kuraĝis fiksi daton por ties realigado. Ne estas
malfacile kompreni, kial la terposedantoj de la regno de Judujo —posedantoj de vastaj
agrikulturaj bienoj kaj multaj sklavoj por ilin prilabori— ne sentis entuziasmon pri tiu
projekto de la “Jubilea Jaro” aŭ “Jaro de la favoro de la Eternulo”. Ni jam konas la
sorton de Jesajo. Ĉi tiu biena aristokrataro, kiu krome provizis la kavalerion kaj la
oficirojn de la armeo de reĝo Joŝijo, apenaŭ sentintus sin motivita batali por li en
lia alfrontiĝo kun faraono Nekao la 2-a. Kiel ni scias, la reformema entrepreno de
Joŝijo finiĝis tragedie kun lia morto post la malvenko kontraŭ la egipta monarko.
Dum la mallongaj regadoj kiuj sekvis en Judujo, antaŭ la detruo de la regno far la
babilonanoj, Jeremio devis alfronti la reprezaliojn de la potenca terposedanta kaj
pastra aparato, kontraŭa al la sociaj reformoj. Neniu justa distribuado de teroj estis
efektivigita, kaj tiu aspiro restis prokrastita kiel neplenumita profetaĵo, destinita por
plenumiĝi iam en la estonteco per Mesio el la deveno de David, kiel la malaperinta
Joŝijo. Tiu kaj aliaj profetaĵoj de simila karaktero aldoniĝis al tiuj jam proklamitaj de
Jesajo, kaj kiujn liaj sekvantoj —kunigitaj en la profetpartio tiam gvidata de Jeremio—
komencis perskribe registri.
Gravas klarigi, ke la tekstoj konataj el la libro de Jesaja, same kiel tiuj de aliaj
samtempaj profetoj, kvankam ili spegulas la instruon kaj mesaĝon de tiuj profetoj,
ne estis rekte verkitaj de ili mem. Anstataŭe, ili estis verkataj de disĉiploj aŭ anoj
de profetaj skoloj dum longa periodo, antaŭ, dum, kaj post la babilona ekzilo. Laŭ
la biblia tradicio, tiuj libroj estas atribuitaj al la profetoj kies nomojn ili portas.
Tamen, rekta kaj plena aŭtoreco de la profetoj mem estas tre neverŝajna. La
profetoj vere ekzistis historie (ĉefe en la 8-a kaj 7-a jarcentoj a. K.) kaj prononcis
profetajn mesaĝojn en sia historia kunteksto. Sed la tekstoj, kiel ni konas ilin
hodiaŭ, estas rezulto de longdaŭra kolektado, parola transdono, kaj redaktado
59

