Page 60 - heleco-101
P. 60
farita de iliaj sekvantoj. Ekzemple, la libro de Jesaja estas ĝenerale dividita en
almenaŭ tri sekciojn: Jesaja 1–39: ofte nomata la “originala Jesaja”, Jesaja 40–
55: konata kiel Dua Jesaja aŭ Deutero-Jesaja, kaj Jesaja 56–66: nomata Tria
Jesaja aŭ Trito-Jesaja. Ĉiu sekcio reflektas malsaman historian epokon:
respektive antaŭ, dum, kaj post la ekzilo en Babilono, jarcentojn post la tempo de
la historia Jesajo. La libroj de aliaj profetoj, kiel Amos, Hoŝea kaj Miĥa, estas pli
mallongaj kaj eble pli proksimaj al la originalaj profetaj vortoj. Tamen ankaŭ ili
montras signojn de postaj aldonaĵoj, glosoj, kaj redaktaj intervenoj. La enhavataj
vortoj povas deveni de la profetoj mem, sed la tekstoj ne estas rekta diktado aŭ
persona verkado. Ili estas produkto de viva profeta tradicio, kiu estis fiksita en
skriba formo, redaktita, kaj transdonita tra postaj generacioj.
Ĉi tio komplikas nian vidon pri la , la skribistoj kiuj, post meti la hebreajn
tradiciojn perskribe, konservis kaj transdonis ilin al postaj generacioj kaj konstruis
religion sur ili. La aŭtoroj de la fina redakto de la Pentateŭko (la Skolo de skrib-
istoj de Ezra) kaj la skribistoj de la profetpartio, ĉu ili estis la sama personaro?
Kaj se ne, kia rilato ekzistis inter ambaŭ skoloj? Fakte, eble eĉ ili mem ne scius
respondi tiujn demandojn. Tie, en Babilono, kaj poste post la ekzilo en la lando de
Israelo, en la kultura amasiĝo de tiuj doktoroj ĉio estis en embria stato: la judismo kiu
estis formiĝanta kiel religio, sed ankaŭ la kultura diverseco kiun ĝi implicis: mesiaj
profetaĵoj, strebo al socia reformo postulanta egalecon, cionisma naciismo…
Sed ĉu oni konscius tiam pri tio aŭ ne, fakte estis jam dekomence kontraŭdiraj tendencoj
ene de la naskiĝanta judismo, kaj la kunfrontiĝo inter ili pludaŭras ankoraŭ nuntempe.
Unue ni atentu pri la rolo de la Skolo de skribistoj de Ezra. Tiuj skribistoj estas
ĉefe asociitaj kun la kodigo kaj fina redaktado de la Pentateŭko (la kvin unuaj
libroj de la Biblio). Post la ekzilo en Babilono (en la 6-a jarcento a. K.), aperis
bezono konservi la identecon de la juda popolo kaj ĝian kredon. Ezra, pastro kaj
skribisto, estas centra figuro ĉi-rilate. La tradicio konsideras lin kiel tiun, kiu “re-
starigis” la leĝon de Moseo kaj, iasence, instituciigis judismon centritan en la
skribita Torao. Verdire, Ezra estas la inventinto de Moseo, fakte, la vera Moseo. Por ke
la popolo akceptu la politik-religian Leĝon, kiun Ezra volis enkonduki, necesis
prezenti ĝin kiel malnovan tradicion, kaj tiel aperas la inventita figuro de la Moseo
de la Pentateŭko. Tial, la skribistoj de Ezra laboris el pastra kaj legalisma perspektivo,
priemfazante ritan purecon, la centralecon de la Templo, kaj striktan observadon de la
Leĝo (la ). Multaj fakuloj rilatigas ilin al la tiel nomata “P”-fonto (pastrofonto)
en la dokumenta hipotezo pri la formiĝo de la Pentateŭko.
Siavice, la skribistoj de la Profeta Partio estis pli ligitaj al la profeta tradicio, kiu
devenas de figuroj kiel Jesajo, Jeremia, Amoso, Hoŝeo, ktp. La partio aŭ Profeta
Skolo, precipe tiu kiu ekzistis antaŭ kaj dum la ekzilo, kritikis la senenhavan
kultadon kaj la socian maljustecon, kaj emfazis etikan fidelecon al Dio pli ol la
ritojn de la Templo. Tiuj skribistoj de la profeta movado kolektis, skribis kaj
transdonis la vortojn de la profetoj, ofte en poezia, admonema kaj foje apokalipsa
60

