Page 62 - heleco-101
P. 62
religian intermiksiĝon, eĉ postulante ke judaj viroj disiĝu de siaj ne-judaj edzinoj. La
“samarianoj”, pri kiuj temas la libroj de Ezra kaj Neĥemia kiel kontraŭuloj de la re-
konstruo de la Templo kaj la muregoj de Jerusalemo, konsistis el tiu parto de la loĝant-
aro kiu ne pretis akcepti la novajn judajn religiajn normojn. Eĉ jarcentojn poste, en la
tempo de Jesuo, ankoraŭ ekzistis posteularo de tiuj samarianoj, kiel atestas la Evange-
lioj. Ili estis ofte konsiderataj “duon-judoj”, kaj ankaŭ ili mem tiel identigis sin: ili kon-
servis kelkajn antikvajn judajn tradiciojn, sed rifuzis la plenan akcepton de la juda
leĝaro, precipe rilate al la religia kaj politika centreco de Jerusalemo.
Krom la rekonstruo de Jerusalemo, Neĥemio okupiĝis ankaŭ pri aliaj politikaj kaj admi-
nistraj taskoj. Kiel guberniestro, li starigis administrajn reformojn, eliminis korupton,
kaj plibonigis socian justecon. Ekzemple, li kontraŭis la premadon de malriĉuloj fare
de riĉaj judoj kaj nuligis la ŝuldoservon truditan al ili. Krome, li kunlaboris kun la ins-
truisto de la , Ezra, por spirite reformi la popolon laŭ la linioj de la “re-
malkovrita” Leĝo de Moseo kaj organizis la faman publikan legadon de la Torao, -pri
kiu ni jam plurfoje temis- por instigi la popolon al konfeso de pekoj kaj renovigo
de sia interligo kun Dio.
Kongrue kun sia religia teniĝo, Neĥemio enkondukis regulojn por eviti geedziĝojn al
fremduloj, fortigis la observadon de la sabato, kaj reorganizis la templajn servojn. Ĉiuj
ĉi reformoj kontribuis al la firmiĝo de juda identeco post la ekzilo. Tiel li ludis decidan
rolon en la rekonstrua, administra kaj spirita renovigo de la juda komunumo, certigante
ĝian daŭran ekziston kaj evoluon laŭ propra religia kaj kultura vojo.
Tiorilate, ĉu oni povas konsideri Neĥemion pioniro de la cionismo? Iamaniere, jes. Ezra
kaj Neĥemia povas esti rigardataj kiel iniciatintoj de la judismo, kiu poste fariĝis la
ideologia bazo de la cionismo. Tial ili povas esti konsiderataj fruaj pioniroj de tiu mov-
ado. Tamen, gravas noti ke ekzistas signifaj diferencoj inter la politika sinteno de tiu
frua judismo kaj la moderna cionismo. La agado de Neĥemia kaj Ezra okazis en kadro
religia, ne nacia: ilia laboro estis profunde enradikiĝinta en religia devo kaj en la postuloj
de la Torao. Kontraste, la moderna cionismo —precipe la laika branĉo— estas ĉefe politika
movado kun sekularaj aŭ naciemaj celoj. Krome, sub Neĥemio, la juda komunumo restis
submetita al la Persa Imperio, dum la cionisma movado celas plenan nacian suveren-
econ. Tamen, malgraŭ tiuj diferencoj, ekzistas nedubaj similecoj inter la streboj de
Ezra kaj Neĥemia kaj tiuj de nuntempaj cionistoj: en ambaŭ kazoj temas pri la
reveno al la tero de Izraelo kaj pri la restarigo de juda vivo en la praula lando.
Ambaŭ historiaj fenomenoj emfazas ankaŭ judan unuecon kaj memdifinon.
Notindas, ke la rekonstruado de la juda socio daŭris preskaŭ tutan jarcenton. La
dekreto de Ciro, kiu finis la judan ekzilon, estis eldonita en la jaro 538 a. K. Ezra
revenis el Babelo en 458, kaj Neĥemia en 445. Do, temis pri procezo pli longa ol
la ekzilo mem. Dank’ al la agado de Ezra kaj Neĥemia, formiĝis la judismo en sia
nova formo: religia kaj socia strukturo, kiu post 2.500 jaroj ankoraŭ ekzistas, dum
multaj aliaj grandaj religioj kaj civilizacioj de la antaŭkristana epoko (kaj eĉ pli
postaj) jam malaperis. Ni celos esplori la kialojn de tiu juda rezistemo.
62

