Page 61 - heleco-101
P. 61
tono. Ili estis pli kritikemaj al la oficiala religia sistemo kaj
malpli legalismaj ol la pastra Skolo. Tamen, iel, ili koincidis
kun la Skolo de Ezra en la antaŭenigo de la mosea tradicio.
Fakte, ili inkluzivis en la instruadon de la profetoj, kiujn ili
transskribis, referencojn al Moseo kaj la Eliro. Tio signifas
ke kvankam ambaŭ kolektivoj de ne estis la sama
grupo, verŝajne okazis interagado, reciproka influo kaj eĉ
certa konverĝo de celoj en kelkaj okazoj. Ĉiukaze, kiel ni
vidos per nia raporto, en la sino de la judismo ĉiam ekzistis
diskutado kaj polemikoj inter la diversaj religiaj skoloj. La
kristanismo, kiu naskiĝis ses jarcentojn post la ekzilo de
Babilono, komence estis juda movado kiu formiĝis rezulte
de tiutipa inter-diskutado pri religia kaj socia temaro.
Nun ni turnu nin al Neĥemia, alia grava figuro de la post-ekzila
epoko, kaj al la juda naciismo aŭ pracionismo, kiu estiĝis
en tiu tempo. La Biblio priskribas tiun epokon per la libroj
de Ezra kaj Neĥemia. La restarigo de la juda vivo en la tero
de Israelo post la Babela ekzilo ne estis nura religia afero;
ĝi postulis ankaŭ la lertecon de politikaj fakuloj. Neĥemia
(aŭ Neĥemio, se ni esperantigu lian nomon) elstaris kiel
grava homo en tiu procezo. Lia tasko estis esenca por la
aktiviĝo de la juda politika strukturo. Li rolis samtempe kiel
gvidanto, reformanto kaj administranto, kunmiksante poli-
tikajn kaj spiritajn respondecojn.
Ne estis restarigita iu formo de monarĥio —nek devena de
Davido nek alispeca— ĉar la persa kortego, sub kies regado
la nova Israelo restis politike submetita, ne estus permesinta
tion. Sekve, Neĥemio agis kun la permeso kaj laŭ la politi-
kaj limigoj truditaj de la persaj aŭtoritatoj. Lia ĉefa tasko
estis organizi kaj gvidi la rekonstruon de la muregoj de Je-
rusalemo. Kun la permeso de la persa reĝo Artakserkses, li
revenis al Jerusalemo kun titolo de guberniestro. Tie li gvidis
la rekonstruon de la muregojn, spite al oponado kaj minacoj
de najbaraj popolanoj. Tiu ago simbolis la reviviĝon de la
juda komunumo kaj ĝian strebon al limigita suvereneco.
La “najbaraj popolanoj” kiuj sin tenis malamike al la naskiĝ-
anta judismo en tiu epoko estis la tiel nomataj “samarianoj”.
Temis pri kazo iel komparebla al tiu de la nuntempaj pales-
tinanoj: loĝantoj de la lando, jud- aŭ israel-devenaj, kiuj ne
estis forportitaj al Babilono kaj intermiksiĝis kun babilonaj
setlantoj. La religia reformo de Ezra rifuzis tian etnan kaj
61

