Page 63 - heleco-101
P. 63
Oni povas diri ke, proksimume ĉirkaŭ la jaro 400 a. K., la juda religio estis fin-preta,
t. e. estis atinginta definitivan formon. Ĝi estis prilaborita, se tiel diri, dum pli ol du
jarcentoj far kelkaj generacioj de skribistoj, la , inter kiuj oni povas enkalkuli
ankaŭ la sekvantojn aŭ disĉiplojn de la (la profetoj). Sed, ja, unu jarcenton
post la finiĝo de la babela ekzilo, la judoj disponis je propra religio kun specifaj
trajtoj, inter kiuj elstaris la «monoteismo» kiel rimarkinda novaĵo kiu distingis ĝin.
Sed, ĉu vere la tiamaj homoj povus percepti tian distingan trajton de la monoteismo?
Ni vidu: la diferenco inter politeismo, henoteismo kaj monoteismo estis nur teoria, inte-
lekta afero. Spektantoj de la juda kulto de la Templo de Jerusalemo perceptus nenian
diferencon inter tio kion la pastroj faris tie kaj tio kion oni faris an aliaj ne-judaj temploj.
La pastreco en la Jerusalema Templo kaj la kulto tie praktikata estis heredaĵo de la
paganismo antaŭ la akcepto de monoteismo fare de la juda socio. La tipo de la
kulto en temploj kaj de la personaro kiu oficis ĝin estis la sama sendepende de ĉu
ĝi estis direktita al pluraj aŭ al unu sola Dio. En ambaŭ kazoj, simil-maniere, en
ĉiutipaj temploj oni bruligis incenson, oni ofer-buĉis brutojn, oni kantis himnojn...
Pli specifa kaj distinga estis la alia tipo je juda kulto, tiu de la sinagogo, .
En tiuj ĉiu-sabataj kunvenoj, laŭlonge de kvar sinsekvaj jaroj, la ĉeestantoj povas
aŭskulti la legadon de la tuta Pentateŭko. Konekse kun la institucio de la sinagogo
estis/as tiu de la (Jeŝiva’), porinfana lernejo por instrui pri la Torao kaj
ceteraj bibliaj libroj, ĉefe la instruo de la profetoj.
Ja, la profetismo estas vere specifa trajto de la juda religio. Ĉi tiu, fine de la kvina
jarcento a. K. estis ĵusalveninto inter la diversaj religioj de la tiamaj popoloj kaj
kulturoj. Notindas ke hodiaŭ, kiam restas en la mondo neniu el tiuj ne-judaj
religioj, tamen multaj nuntempaj aferoj, religiaj kaj ne-religiaj, devenas el la
judismo kaj konkrete el la juda profetismo. Aferoj kiaj la kristanismo la
islamismo, la socialismo kaj idealoj kiaj Esperanto, havas ian pra-originon en la
judismo, konkrete en ĉi ties profetisma flanko.
Eble ŝajnas aŭdaca aserto diri ke la religio de Izraelo, ankoraŭ evoluanta en la 5-a
jarcento a. K., enkondukis etikan kaj socian dimension senprecedencan en la
religia panoramo de la Antikveco. Tamen, komparante la hebrean profetismon kun
la samtempaj religiaj fenomenoj en Egiptio, Mezopotamio, Persio aŭ vedisma
63

