Page 81 - heleco-101
P. 81
Herodo, 72-a jaro a. K. al la 4-a a. K., estis reĝo de Judujo de la 37-a a. K. ĝis sia morto.
Li estis la fondinto de la Heroda dinastio, kaj estas nomata “Herodo la Granda” por lin
distingi de siaj filoj, kiuj estis nomitaj laŭ li. Por koni la biografion de tiu monarko, ni
daŭre dependas de la verkaro de Flavio Josefo. La regado de Herodo en Judujo estis
meza periodo, inter la regado de la Hasmoneaj reĝoj kaj la regado de la romiaj legatoj,
kiam la lando estis nerekte regata de la romianoj per ilia agento kaj aganto, Herodo,
kiel vasalreĝo. Ĉi tiu statuso donis al li kaj al la Regno de Judujo aŭtonomecon en hejmaj
aferoj, sed ili devis esti submetitaj al Romio en ekstera politiko kaj ĝenerale.
Herodo estis konata pro siaj masivaj kaj imponaj konstruprojektoj, kiuj gajnis al li la
kromnomon “Reĝo Konstruisto”. Li rekonstruis la Jerusaleman Templon, igante ĝin
majestan kaj monumentan strukturon. Li ankaŭ rekonstruis la urbon Samarion kaj fondis
la grandan Cezarea-havenurbon, honore al Cezaro Aŭgusto. Tie li konstruis unu el la
unuaj amfiteatroj starigitaj sur ebenaĵo. Restaĵoj de la verkoj de Herodo troveblas
en Masada —palaca feriejo konstruita por li mem—, en Cezarea, ĉe Herodium, kie li
estis entombigita en grandioza tombo, kaj en liaj vintraj palacoj apud Jeriĥo.
Lia bildo en la historia memoro restas tiu de kruela reganto, kiu regis per forto spite
al forta opozicio de la popolo, precipe de la fariseoj. Tiam la fariseoj havis egan influon
inter la judoj. Josefo, deveninta el farisea familio, detale priskribis la abomenaĵojn far-
itajn de Herodo. Ankaŭ en la Nova Testamento Herodo estas prezentita kiel senkompata
tirano, kiu —laŭ evangelia rakonto— ordonis mortigi ĉiujn infanojn en Betleĥemo, tim-
ante ke la naskiĝo de David-devena ido povus minaci lian potencon Tiel, la fariseoj kaj
la kristanoj —kvankam tre malsamaj grupoj— kune kontribuis al la formiĝo de negativa
historia memoro pri Herodo. Al tiu malamo kaj malaprobo kontribuis ankaŭ aliaj fakto-
roj: lia edumea deveno, lia senindulga persekutado al la posteuloj de la Hasmonea
dinastio, lia defia sinteno kontraŭ la Sinedrio, kaj eĉ lia senkompata traktado de sia
propra familio, inkluzive de sia edzino kaj infanoj. Lia flatado al la romianoj nur
plifortigis la malfidon kaj malŝaton, kiujn li vekis inter siaj subuloj.
Kvankam idumeo-devena, Herodo estis judo laŭ religio kaj nacia identeco, laŭ maniero
kaj formo kongruaj kun la la konvertiĝo de la idumeoj. Kiel sekvanto de la politika linio
de la lastaj Hasmoneaj regantoj, li simpatiis kun la Saduceoj kaj montris klaran malamik-
econ al la Fariseoj, kiuj reciproke ne ŝatis lin. La greka historiisto Plutarko (1-a jar-
81

