Page 77 - heleco-101
P. 77
priskribo ne estas la celo de ĉi raporto. Por la juda popolo tiu-
tempe, estis indiferente ĉu la reganta povo estis Ptolemeo el Egiptio
aŭ Antioĥo el Sirio, ĉar la religio ludis nenian rolon en tiuj kon-
fliktoj. Tiam la rivaloj respektis la judan kredon. Sed en la altaj
judaj tavoloj estis ambiciaj uloj kiuj alianciĝis kun la helenismaj
konkurantoj laŭ siaj interesoj. Unu ekzemplo estis la dezirata
posteno de Ĉef-pastro en la Jerusalema Templo, disputata de la
levidaj familioj kiuj rajtis aliri al tiu posteno. La aspirantoj al tiu
ofico ofte alianciĝis kun la helenismaj regantoj en konflikto, esper-
ante ricevi ilian subtenon. Fakte, ŝanĝoj en la regado de Judujo
ofte estis okazo de ŝanĝoj en la postenigo de la Ĉefpastro, laŭ la
reordigo de politikaj lojalecoj.
La enpotenciĝo de la seleŭkida regado kaŭzis konflikton en la juda
socio. Male al la Ptolemeoj, la Seleŭkidoj emis instigi pli profun-
dan heleniĝon en siaj teritorioj, kio kaŭzis tensiojn inter la por-
helenismaj frakcioj kaj tiuj, kiuj defendis la religiajn kaj kultu-
rajn tradiciojn de la judoj. Tiu konflikto akriĝis ĝis iĝi religia
milito, precipe dum la regado de Antioko la 4-a Epifano (175–164 a.
K.), kiu provis subpremi la judan religion, profanis la Jerusa-
leman Templon kaj malpermesis la praktikadon de judaj ritoj, tiel
estigante profundan krizon. Kelkaj historiistoj asertas ke la reli-
gia turniĝo okazinta en Judujo dum la regado de Antioko la 4-a
povus esti rezulto de miskompreno. La fama “profanado” de la
Templo, kiu provokis la Makabean ribelon kaj estis ege diskut-
ata, konsistis el tio ke Antioko Epifano —laŭ ĉi tiu interpreto— agante
kun bona intenco kaj kun la deziro plaĉi al la judoj, ordonis
instali en la Templo statuon de Zeŭso Olimpika. Tamen, pro la
teologia evoluo de judismo, kiu jam de jarcentoj malakceptis bil-
dojn pro ilia idola karaktero, tia gesto povis esti komprenata nur
kiel atako. Antioko, viro el tre malsama kulturo, ne komprenis tiun
sentemon kaj pensis ke li estis faranta honorindan donacon, ĉar
li konsideris Javeon, esence, la semidan ekvivalenton de la helena
Zeŭso. La juda rifuzo de tiu “donaco” kaj la sekva ribelo estis in-
terpretitaj de la reĝo kiel persona ofendo kaj akto de politika ribelo,
dum por la judoj, la ribelo reale havis religian fonon.
La konflikto komenciĝis kiam Matatiaso, juda pastro, rifuzis adori
la grekan dion kaj mortigis helenigitan judon, kiu provis oferi al la
idolo. Matatiaso kaj liaj filoj fuĝis al la montoj kaj komencis
armitan reziston. Post lia morto, lia filo Judaso Makabeo gvidis
la ribelon, uzante gerilajn taktikojn por venki la Seleŭkidojn kaj
restarigi la judan kulton en la Templo de Jerusalemo. Judaso venkis
77

