Page 76 - heleco-101
P. 76

diplomatian tension inter la judoj kaj la helenismaj potencoj. Oni povas konkludi
      ke la rakonto de Josefo pri Aleksandro la Granda en Jerusalemo estas fascina kaj

      influis postan judan tradicion, sed ĝi ne estas konsiderata historie fidinda. Ĝi estas
      pli aprezata pro sia kultura kaj religia signifo ol kiel dokumentita historia fakto.
      Plejeble Aleksandro, dum sia rapida irado tra Judujo, ne rimarkis ion ajn, kio kaptus

      lian atenton en tiu malgrava popolo ĉe la periferio de la Persa Imperio. El religia
      vidpunkto, la kultado al Jahveh en Jerusalemo ne diferencis de tiu al Zeŭso en la grekaj
      temploj. Fakte, en la henoteisma kunteksto de la epoko, la Jahveh de la judoj, same kiel

      la Jupitero de la italikoj, estis ekvivalento al la Olimpia Zeŭso de la helenoj. Kaj tamen
      —ĉu Aleksandro tion perceptis aŭ ne—, tiu ŝajne negrava popolo eble havis ion, kio
      superis eĉ la tiam florantan helenisman kulturon. Pli ol 2300 jarojn post tiu fama kam-
      panjo, nenio restas el la potenco de la grekoj nek de multaj aliaj potencoj, kiuj venis

      poste. Tamen la juda popolo daŭre ekzistas, kune kun kulturoj kaj religioj devenintaj de
      ĝi. Sed tio ankoraŭ estis en ĝerma stato en la tempo de Aleksandro. Li ne povis ekvidi
      tion, same kiel tiu, kiu tenas semon enmane, ne povas imagi la grandiozan planto-

      strukturon, kiun ĝi povas generi.
      Ĉirkaŭ la jaro 330 a. K., la provinco Judujo, ĝis tiam sub persa regado, iĝis parto de la

      vasta imperio kiun Aleksandro la Granda estis konkerante per siaj fulmrapidegaj milit-
      venkoj. Liaj triumfoj kontraŭ la Aĥemenida Imperio en la bataloj de Iso (333 a. K.) kaj
      Gaugamela (331 a. K.) donis al li la kontrolon de la tuta antaŭa persa teritorio, etend-

      iĝanta ĝis Hindio. Post lia frua kaj neatendita morto en Babilono en 323 a. K., la imperio
      rapide diseriĝis, kaj Judujo restis kaptita inter la furiozaj luktoj de la diadokoj —la gene-
      raloj kaj posteuloj de Aleksandro— pri la regado de liaj vastaj teritorioj. La ĉefaj rivaloj
      en la regiono estis la Ptolemea Regno de Egiptio, fondita de Ptolemeo la 1-a Soter, kaj

      la Seleŭkida Imperio de Sirio, establita de Seleŭko la 1-a Nikator. Tiu daŭra konflikto,
      kiu etendiĝis dum jardekoj, estas simbole prezentita en la biblia libro de Danielo —verk-
      ita ĉirkaŭ la dua jarcento a. K., kiel poste ni komentos— kiel la milito inter la “Reĝo

      de la Nordo” (la seleŭkidoj) kaj la “Reĝo de la Sudo” (la ptolemeoj). Inter la jaroj 319
      kaj 302 a. K., la strategia urbo Jerusalemo ŝanĝis regantojn almenaŭ sepfoje.
      En la tria jarcento a. K., Judujo troviĝis plejparte sub la regado de la ptolemea Egiptio,

      administrata kiel provinco —aŭ satrapio— kadre de la regiono Celesirio kaj Fenicio.
      Malgraŭ la komencaj konfliktoj, tiu periodo karakteriziĝis per rimarkinda ekonomia
      prospero kaj relativa politika stabileco. Judujo profitis el la komerco kaj el la ptolemea

      politiko, kiu ĝenerale respektis la judajn lokajn kutimojn kaj konservis la aŭtonom-
      econ de la Jerusalema Templo.

      La situacio draste ŝanĝiĝis fine de la tria jarcento a. K. La ambiciaj kampanjoj de
      Antioĥo la 3-a la Granda, seleŭkida monarko, kontraŭ Ptolemeo la 5-a Epifano de
      Egiptio kulminis per decida seleŭkida venko en la jaro 200 a. K. Kiel rezulto, Judujo

      definitive pasis sub la regadon de la Seleŭkida Imperio. La militoj kaj intrigoj, en kiuj
      Judujo estis implikita ĝis tiam, ne diferencis de tiuj okazantaj en la tuta helenisma mondo
      inter la heredintoj de Aleksandro, kiuj konkuris por kontentigi siajn ambiciojn, kaj kies

                                                         76
   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81