Page 82 - heleco-101
P. 82
cento p. K.) nomas lin “la juda Herodo”. El la vidpunkto de Romo, li estis oportuna
reganto por Judujo, ĉar li konis kaj la judan, kaj la romian kulturon. Tamen Herodo
kreskis en la helenisma medio. Poste li ricevis romian civitanecon de Julio Cezaro.
Tial, ŝajnas ke Herodo samtempe posedis plurajn identecojn: idumean, arab-
nabatean (flanke de sia patrino), judan (pro la konvertiĝo de siaj prapatroj),
helenisman (pro sia edukado), kaj romian (pro sia civitaneco). Tamen, fakte, neniu
el tiuj identecoj formis por li klaran kaj senduban memkonscion.
Kiel jam raportite, la Hasmoneaj fratoj Ĥirkano la 2-a kaj Aristobulo la 2-a batalis
inter si pri la regado de Judujo. Kadre de tiu konflikto, Antipatro la Idumeo —patro
de Herodo— akiris kreskantan influon super Ĥirkano, kaj efektive regis la landon
lianome. Post la konkero de Judujo far Pompejo en 63 a. K., Ĥirkano ricevis la
titolon etnarko —malpli ranga ol reĝo— dum Antipatro fariĝis “gardanto de Judujo”;
ambaŭ funkciis sub la superregado de Romio. Herodo daŭrigis la politikan linion
de sia patro, servante la interesojn de Romio, eĉ je la kosto de la sendependeco de
la juda regno.
Tiu epoko markis gravan ŝanĝon en la regiono kaj en la mondo ĝenerale. La
Seleŭkida dinastio, reginta Sirion ekde la epoko de Aleksandro la Granda, estis
senfortigita pro interna dinastia lukto, kiu fine kaŭzis ĝian faliĝon kaj la transiron
de Sirio al romia provinco. Tio kondukis al la forta ĉeesto de Romio rande de la
juda regno kaj al ĝia rekta interveno en la aferoj de la regiono, kulminante per la
konkero de Judujo far Pompejo.
Dume, Romio mem trapasis profundan transformon el la Respubliko al la persona regado de
la imperiestroj. La konkero de Judujo fare de Pompejo kaj la prirabo de la Templo
fare de Krasso en 54 a. K. estis signoj de la interna romia krizo, kies sekvoj rekte
influis sur Judujo. La ascendo de Julio Cezaro al sola potenco markis la komencon
de la politika kariero de Herodo, kiu komencis agi memstare por atingi povon en
Judujo. En 47 a. K., li estis nomumita guberniestro de Galileo. En tiu rolo li establis
proksimajn rilatojn kun la romia guberniestro de Sirio. Samjare li edziĝis al Doris,
la unua el siaj dek edzinoj, kiu naskis al li lian plej aĝan filon, Antipatron.
Inter la unuaj agoj de Herodo post enoficiĝo estis la eksterjuĝa ekzekuto de
Hezekiah la Galileano, gvidanto de ribela bando. Tiu ago plaĉis al la helenismaj
urboj kaj al la sirianoj, sed indignis multajn judojn, pro ĝia kontraŭeco al la juda
juro. Sub publika premo, Ĥirkano ordonis juran proceson kontraŭ Herodo. Sed ĉi
tiu aperis antaŭ la Sinedrio kun armitaj akompanantoj, kio timigis la juĝistojn kaj
malstabiligis la proceduron. Sub minaco de la guberniestro de Sirio —amiko de
Herodo— la proceso estis prokrastita, kaj Herodo povis fuĝi al Damasko, kie li estis
nomumita komandanto de la siria armeo. Kvankam li konsideris invadi Jerusa-
lemon, lia familio lin detenis.
Post la murdo de Julio Cezaro en 44 a. K., la romiaj provincoj en Oriento transiris
sub la kontrolon de Gajo Kasio, kiu regis per tiraneco, trudante pezajn impostojn al
82

