Page 78 - heleco-101
P. 78
la seleŭkajn armeojn en pluraj decidaj bataloj. En la jaro
164 a. K., post rekapto de Jerusalemo, Judaso Makabeo
plenumis la purigon de la Templo, kiu estis profanita de
la Seleŭkidoj. La paganaj altaroj estis detruitaj, nova altaro
estis konstruita, kaj la judaj religiaj praktikoj estis re-
starigitaj. La purigo de la Templo estis festita per ok-
taga festo, kiu poste fariĝis la festo de Ĥanuko.
Nun ni devas pritrakti la biblian libron: Daniel. Kvankam
ĝi estas klasifikita kiel unu el la profetaj libroj de la Bi-
blio, ĝi estas aparta kazo. Laŭteorie, ĝi estis verkita mem
de la protagonisto de la rakonto kiun ĝi raportas: juda
nobelo ekzilita en Babilono en la 6-a jarcento a. K. La
rakonto inkluzivas epizodojn kiel la interpretado de la
sonĝoj de Nebukadnecar far Danielo, kaj aliajn eksteror-
dinarajn eventojn, kiel la mirakla savo de fideluloj kon-
damnitaj al la fajra forno kaj la postvivado de Danielo
en kaverno de leonoj. Krom rakonti liajn spertojn, la libro
prezentas apokalipsajn viziojn kun fokuso sur politikaj
aferoj. Ĝia centra mesaĝo estas klara: same kiel Dio pro-
tektis Danielon kontraŭ liaj malamikoj, Li savos ankaŭ
Israelon de la subpremo. Same, ĝi enhavas revelaciojn pri
la estonteco de la imperioj kaj la fino de la tempoj.
Tamen, la historia realo estas ke la libro estis verkita en la
dua jarcento a. K., specife dum la milito de Judaso Maka-
beo kontraŭ la armeo de Antioko Epifano. Ĝia celo estis
mobilizi la judojn kontraŭ la Seleŭka regado. Fakte, ĝi ne
estas verko de ununura aŭtoro, sed pli ĝuste kompilo de
diversaj tekstoj, skribitaj en malsamaj lingvoj: la unua ĉa-
pitro estas en la hebrea, la ĉapitroj 2a ĝis la 7a estas en la
aramea, kaj la ĉapitroj 8a ĝis 12a revenas al la hebrea.
Samkiel ĉiu militpropagando, la libro anoncas la venkon
de la propraj fortoj kaj la purigon de la Templo, okaz-
aĵoj kiuj ja realiĝis. Krome, ĝi kuraĝas antaŭdiri daton
por la alveno de la estonta Mesio. Ĉi-rilate, ĝi diras ion
malklare pri periodo de “sepdek semajnoj da jaroj”, post la
tempo de la babilona ekzilo, kiam Daniel, laŭpretendite,
vivis. Tial, poste estis ega priMesia atendo en la unua
jarcento, kiam tiu periodo estis konsiderata plenumita.
Do, per la militaj venkoj de Judaso Makabeo super la
trupoj de Seleŭko, la judoj povis restarigi la tradician di-
servon en la Templo de Jerusalemo. Notindas ke la reĝo
78

