Page 85 - heleco-101
P. 85
neaj reĝoj. La daŭro de lia regado estis relative longa, sed ĝi karakteriziĝis per kon-
fliktoj kun kontraŭuloj el la Hasmonea familio kaj el diversaj judaj grupoj.
La regno de Herodo etendiĝis super vasta areo kaj ampleksis Edom (norda Negevo),
Samario, Judujo, Galileio, Transjordanio kaj Baŝano. La surtroniĝo de Herodo kun
la konsento de la Romia Senato simbolis ne nur la finon de la Hasmonea dinastio
kaj la komencon de la Heroda dinastio, sed ankaŭ egan ŝanĝon en la enhavo de la
monarkio. La Hasmonea dinastio estiĝis kun la popola helpo, kaj la legitimeco de
ilia reĝimo baziĝis sur la decido de la “Granda Asembleo”, kiel partneron en la
povo, el la epoko de Simeon. Herodo, alie, ŝuldis sian leviĝon nur al sia talento
kaj kuraĝo. Tial, lia regado estis absoluta kaj tirana. Tuj post sia surtroniĝo,
Herodo stablis politikan teroron por certigi sian tronon. Li ekzekutis 45 estrojn de
elstaraj familioj, kiujn Antigono fidis, kaj ankaŭ 21 anojn de la Sinedrio, kiuj
procesis lin 12 jarojn antaŭe. Hirkano la 2-a, la kripla reĝo, estis ekzilita al
Babilono post kiam Antigono ekregis, kaj Herodo, antaŭvidante danĝeron al sia
influo super la riĉa kaj potenca juda komunumo en tiu urbo, invitis Ĥirkanon al sia
kortego cele povi lin kontroli.
Dum la regado de Herodo, en lia kortego restis kvar membroj de la Hasmonea
familio, kiuj povus minaci lian povon: la maljuna Ĥirkano la 2-a, lia filino Alek-
sandra, kaj ŝiaj infanoj: Aristobulo la 3-a kaj Maria, la edzino de Herodo. Aleksan-
Dum la regado de Herodo la Granda, oni konstruis imponajn projektojn en
Judujo, inter ili la grandioza renovigo de la Jerusalema Templo, la fortikaĵ-
urbo Cezareo Maritima kun sia haveno, kaj pluraj palacoj kaj fortikaĵoj kiel
Masado. Tiuj konstruaĵoj montris lian deziron imponi la romian aŭtoritaton
kaj samtempe firmigi sian povon inter la judoj.
85

