Page 84 - heleco-101
P. 84

Parta  Imperio,  ĉefa  malamiko  de  Romo  en  la  Oriento,  invadis  Judujon  kaj  kronis

      Matatias Antigonus la 2-an, la plej junan filon de Aristobulo la 2-a, reĝo en Jerusalemo.
      Herodo,  Fazaelo  kaj  Ĥirkano  la  2-a  estis  sieĝataj  en  la  Hasmonea  palaco  en
      Jerusalemo. Fazaelo kaj Ĥirkano foriris kaj estis arestitaj de la Partoj. Fazaelo sin-

      mortigis, dum al Ĥirkano oni detranĉis siajn orelojn, por malkvalifiki lin de servado en
      la ĉefpastreco, kaj estis sendita en ekzilon en Babilono. Herodo rifuzis kapitulaci al
      la Partoj kaj sukcesis eskapi al la Nabatea regno. Survoje, li lasis sian familion ĉe
      Masada  kaj  batalis  kontraŭ  Antigono  proksime  al  la  loko,  kie  li  poste  konstruis

      Herodionon. De tie, li daŭrigis al Brindizio, kie li renkontiĝis kun sia bonfarantoj,
      Antonio kaj Oktavio, kiuj regis kune en Romo. Herodo konvinkis ilin, ke lia reĝeco
      servos la interesojn de Romio en Judujo, kaj tiel, laŭ decido de la Senato, li estis

      kronita reĝo en Romo en 40 a. K.
      Herodo akceptis la reĝecon, sed li ankoraŭ devis batali por la kontrolo de Judujo.

      Li alvenis al Akreo en 39 a. K. perŝipe, kaj kolektis soldul-soldatojn, dum la romia
      kontraŭatako  havis  siajn  unuajn  sukcesojn  en  forpelado  de  la  Partoj  el  Sirio.
      Herodo komence renkontis malfacilaĵojn, ĉar Antigono ĝuis la subtenon de la popolo

      (kiu malamis la regadon de Antipatro kaj liaj filoj), kaj vidis Antigonon kiel la poste-
      ulon de la grandaj Hasmoneaj reĝoj. Herodo konkeris Jafon kaj poste Idumeon,
      kiu funkciis kiel bazo por fortigi lian armeon.

      Herodo, apogata de la romia komandanto Silo, sieĝis Jerusalemon por firmigi sian pozi-
      cion kiel reĝo. Tamen, lia legitimeco estis pridubita fare de Antigono, kiu akuzis lin

      je esti ne-taŭga reganto ĉar li estis idumeano kaj ne el la tradicia juda reĝa familio.
      La  publika  disputo  inter  Herodo  kaj  Antigono  antaŭ  la  romia  komandanto
      transformiĝis  en  malamikan  konfrontiĝon,  kaj  fine  Antigono  ordonis  ataki  la
      sieĝantojn. Herodo, kun dunga armeo, ne povis rompi la reziston de Antigono, des

      pli ke Silo estis subaĉetita kaj forlasis la sieĝon. Sen romia helpo pro la samtempa
      milito  kontraŭ  la  partoj,  Herodo  devis  turni  sin  al  aliaj  batalfrontoj.  Li  iris  al
      Galileo por subpremi ribelojn, inkluzive la batalojn ĉe Monto Arbel.

      En 37 a. K., post kiam la romianoj repelis la Partojn, ili finfine povis helpi Herodon.
      Dum la kampanjo, Jozefo, frato de Herodo estis mortigita apud Jeriĥo, kaj nova ribelo
      eksplodis en Galileo. Sed Herodo sukcesis venki parton de la armeo de Antigono pro

      strategia eraro. Poste, kun helpo de romiaj legioj gvidataj de Gaius Sosius, Herodo
      relanĉis la sieĝon kontraŭ Jerusalemo. Post kvin monatoj da intensa batalado, la
      urbo falis kun granda perforto kontraŭ ĝiaj loĝantoj. Antigono estis kaptita, kaj laŭ

      peto de Herodo, kiu timis ke li povus kontesti lian regadon antaŭ la romia senato,
      li estis ekzekutita de Marko Antonio.

      Dum la sieĝo de la urbo, Herodo edziĝis al Maria la Hasmoneanino, kiu estis lia
      fianĉino dum jaroj. Per ĉi tiu geedziĝo, li celis plifortigi sian pretendon al la trono, kiu
      baziĝis sur romia apogo, anstataŭ sur la konsento de la popolo aŭ sur legitima deveno.

      Tamen, ĉi tiu geedzeco estis pli ol politika manovro por li: Herodo pasie amis Marian,
      dum ŝi malamis kaj malestimis lin. Herodo iĝis reĝo post forigo de la lasta el la Hasmo-

                                                         84
   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89