Page 80 - heleco-101
P. 80

jarcento a. K., ili eble estus povintaj ŝpari al si la pitoreskan historion pri la vendo
      de la unuenaskiteco de Esav kontraŭ plado da lentoj.

      Kvankam origine la Hasmoneoj aperis kiel defendantoj de la judismo kontraŭ la helen-
      ismo, iuj el ili poste adoptis helenajn kutimojn kaj eĉ grekajn nomojn. Samtempe, ili
      fortikigis la centran povon, transformante la dinastion en heredan teokratian reĝimon.

      Ilia ambicio iom post iom malfortigis ilian subtenon inter religiaj judaj grupoj, kiel
      la tiam naskiĝanta sekto de la fariseoj kaj poste la eseanoj.

      La alpreno de la helena kulturo far la hasmonea familio vekis malakcepton inter la
      tradiciaj sektoroj de la lando. La transpreno de la plejsupera pastreca rango fare de
      la Hasmoneoj ne plene kongruis kun la levida regularo, kaj ilia aljuĝo de la reĝa

      krono seniluziigis tiujn, kiuj atendis Mesion el la deveno de Davido.

      Tiam la trupoj de la juda regno jam ne plu konsistis el konsciaj volontuloj, kiel tiuj kiuj
      mobiliziĝis kontraŭ Antioĥo la 4-a, sed el solduloj, ofte fremdaj kiel la idumeoj laste
      aneksitaj. Iu el ili eĉ prosperis ĉe la hasmonea kortego kaj intervenis en la luktoj kaj
      intrigoj inter uloj de la hasmonea familio konkurantaj pri politika kaj religia potenco.

      Ni temas pri Antipatro, la idumeano. Kvankam li ne estis judo laŭ deveno, li plene
      integriĝis en la judajn potenco-strukturojn kaj agadis kiel lerta kaj ambicia politikisto.

      Li estis konsilisto kaj stratego de la hasmonea reĝo Ĥirkano la 2-a, ĉefpastro kaj
      malforta reganto kompare kun sia frato kaj rivalo Aristobulo la 2-a. Dum la civila
      milito inter ambaŭ, Antipatro aktive subtenis Ĥirkanon.

      Li ludis gravan rolon en la formado de decidaj aliancoj: unue kun la nabatea reĝo kaj
      poste kun la romianoj, konkrete kun la romia generalo Pompeo, kiu konkeris Judujon

      en la jaro 63 a. K. Danke al tiuj aliancoj, Ĥirkano estis reestablita kiel ĉefpastro, kvan-
      kam Judujo restis sub la regado de Romio. Tiu restaŭro igis Antipatron la fortulo
      de la hasmonea reĝimo, kun signifa kontrolo super la politiko en la ombroj.

      Kiel rekompenco pro siaj servoj al Romio kaj al Ĥirkano, Julio Cezaro nomumis lin
      prokuroro de Judujo en la jaro 47 a. K., donante al li faktan aŭtoritaton super la lando.

      El tiu pozicio, Antipatro metis siajn filojn en gravajn postenojn: Fazael kiel guberni-
      estro de Jerusalemo kaj Herodo kiel guberniestro de Galileo. Ĉi tiu lasta nomumo
      estis decida por la posta leviĝo de Herodo, kiu famiĝis pro sia severeco kontraŭ
      rabistoj kaj ribeluloj, kaj konfirmiĝis kiel fidinda aliancano por Romio.

      Antipatro estis venenita en la jaro 43 a. K., viktimo de kortegaj intrigoj. Tamen tiam
      li jam estis atinginta sian celon: liaj filoj okupis strategiajn postenojn. Lia plano

      kulminis per la nomumo de Herodo kiel reĝo de Judujo fare de la Roma Senato en
      la jaro 40 a. K., kvankam Herodo ne firmigis sian povon ĝis 37 a. K.

      La kronado de Herodo kiel reĝo de Judujo kaŭzis profundan kaj ĝeneralan mal-
      kontenton  en  la  juda  socio.  Multaj  judoj  vidis  en  li  uzurpanton,  ne  nur  pro  lia
      idumea deveno —fremda al la pastra nobelaro kaj al la davida dinastio—, sed ankaŭ

      pro la fakto, ke lia surtroniĝo estis trudita de fremda potenco, Romio, kies regado
      estis rigardata kun kreskanta rifuzo.

                                                         80
   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85