Page 79 - heleco-101
P. 79
Antioĥo Epifano ne persone gvidis ĉi tiun militon. Li devis okupiĝi pri alia, pli grava,
konflikto en la orienta parto de sia imperio: tie estis naskiĝante la regno Parta.
Fakte, Antioĥo mortis dum tiu kampanjo kaj neniam vidis la militajn kaj religiajn atin-
gojn de Judaso Makabeo. Lin sukcedis lia filo, Antioĥo la 5-a, kiu estis naŭjara infano
kaj vivis kaj regis nur du pluajn jarojn, kontrolata de la ministroj kaj generaloj kon-
kurantaj pri potenco en la regno. Estis en tiu kunteksto de malstabileco en la Seleŭkia
regno, ke al la judoj estis redonita la rajto libere praktiki sian religion.
Tamen, Judujo daŭre estis submetita al la Seleŭkida regno de Sirio, aŭ pli ĝuste, al tio,
kio restis de ĝi post la sendependiĝo de la partoj. Kvankam la religia kialo kiu kaŭzis la
judan ribelon, jam ne ekzistis, Judaso Makabeo daŭrigis sian batalon kontraŭ la
helenisma povo de Sirio. Ĉu li estis movita de personaj ambicioj aŭ de timo perdi tion,
kion li jam atingis? Malfacilas scii. La historiaj informoj, kiujn ni havas pri tiu
periodo, devenas de fontoj, kiuj ne ĉiam kongruas inter si. Unuflanke estas la verkaro
de Flavio Josefo; aliflanke, la bibliaj libroj de la Makabeoj, kiuj estas du malsamaj
tekstoj kaj ankaŭ ne prezentas unuecan version. Indas fari klarigon pri la nomado
de ĉi tiuj libroj kiel “bibliaj”: ili ne estas parto de la hebrea kanono, ĉar ili estis
verkitaj en la greka kaj ne en la hebrea. Kelkaj kristanaj eklezioj inkludis ilin en
sia kanono, kvankam ne ĉiuj.
Nu, Judaso Makabeo daŭrigis sian batalon kontraŭ la helena povo de Sirio, sed de
tiam lia agado enkadriĝis en la internaj luktoj de tiu regno, tio estas, li agadis kiel
aliancano de iuj konkurantoj pri la povo en tiu konflikto. Danke al tiu kombino de
milito kaj intrigoj, li iom post iom vastigis la teritorion, kiun li regis en Judujo.
Sed lia brila kaj ekfloranta kariero subite ĉesis: li mortis en batalo.
Post la morto de Judaso Makabeo, ĉirkaŭ la jaro 160 a. K., la gvidado de la juda
ribelo pasis al liaj fratoj: unue al Jonatano kaj poste al Simon. Sub ilia regado, la
movado de la Makabeoj, nomataj ankaŭ Hasmoneoj, iom post iom evoluis de religia
rezisto al reganta dinastio. Jonatano lerte manovris inter la pretendantoj al la
seleŭkida trono kaj akiris rekonon kiel ĉefpastro kaj civila aŭtoritato en Judujo.
Post lia morto, li estis sukcedita de sia frato Simon, kiu en la jaro 142 a. K. atingis
faktan sendependecon el la seleŭkida regado kaj estis agnoskita kiel “ĉefpastro,
etnarko kaj gvidanto de la popolo”.
Dum la regado de Simon kaj, precipe, tiu de lia filo Johano Hirkano la 1-a (ĝis la
jaro 104 a. K.), la hasmonea dinastio agrese pligrandigis siajn teritoriojn,
konkerante regionojn kiel Idumeo kaj Samario. Lia posteulo, Aristobulo, filo de
Johano Hirkano, adoptis la titolon de reĝo kaj plu vastigis la teritoriojn sub familia
kontrolo, multoble superante la limojn de la antikvaj regnoj de Judujo kaj Izraelo.
Tiu ekspansio estis akompanata de devigaj konvertiĝoj al judismo, esprimo de naci-
isma religia politiko. Inter la popoloj devigitaj konvertiĝi troviĝis la idumeoj, laŭ Genezo
idoj de Esav, la frato de Jakob. Tiel okazis kurioza paradokso: dum multaj triboj de Jakob
perdiĝis, la idaro de Esav —la senposedigita frato laŭ la biblia rakonto— estis integrita
en la judismon. Se tion estus antaŭsciintaj la verkistoj de Genezo, en la 6-a aŭ 7-a
79

