Page 83 - heleco-101
P. 83
la loĝantaro. Ankaŭ Judujo devis kontribui, kaj Herodo
efike kunlaboris kun Kasio, kio kondukis al lia konfirmo
kiel stratego de la siria armeo.
La alianco de la familio de Antipatro kun la romianoj,
kaj la fakto ke ili agadis sendepende de Ĥirkano, same kiel
la subpremo de Kasio, pliigis la opozicion kontraŭ ili inter
la partianoj de la Hasmonea reĝo. Tiu malfido kulminis per
la venenigo de Antipatro, la patro de Herodo, en 43 a. K., far
Maleĥo, fidelulo de Ĥirkano la 2-a. La murdo de Antipatro
nur pliigis la malstabilecon en Judujo. Herodo celis venĝi la
murdon per milita ago, sed lia frato Fazaelo konvinkis lin
agi ruze. Anstataŭ rekta konfronto, Herodo petis la inter-
venon de Kasio prezentante la murdon kiel atakon kontraŭ
la romiaj interesoj en la regiono. Rezulte, Kasio ordonis
la ekzekuton de Maleĥo.
Sed ribelo ekis en Jerusalemo kontraŭ la frato de Herodo,
Fazaelo, tiam guberniestro de la urbo. Herodo tiam estis mal-
sana kaj ne povis helpi sian fraton, sed tamen Fazaelo
sukcesis mem sufoki la ribelon. Dume, Matatias Antigono la
2-a profitis la malstabilecon en Judujo por fari propran
ribelon kontraŭ Herodo en Galileo. Sed la armeo de Herodo
venkis la ribelintojn, kaj li revenis al Judujo kiel venkinto,
kaj ricevis triumfan akcepton en Jerusalemo. Tial, Ĥirkano
konsentis akcepti Herodon kun granda respekto.
Kiam Herodo postulis la manon de la nepino de Ĥirkano,
Maria, kiel edzino –celante tiel firmigi sian pretendon je
la Hasmonea trono pere de geedziĝo– Ĥirkano ne kuraĝis
rifuzi. Por edziĝi al la princino, Herodo forpelis sian
edzinon Dorison.
Marko Antonio kaj Oktavio venkis en la milito kontraŭ la
murdintoj de Cezaro. Sekve, Antonio ricevis regopovon en
la orientaj provincoj. Delegacio de judoj iris al Antonio
por plendi pri Herodo kaj Fazaelo kaj iliaj agoj. Sed Antonio
ignoris iliajn petojn ĉar li konsideris la fratojn kiel fidelajn
subtenantojn de la romiaj interesoj. Male, li eĉ levis Hero-
don kaj Fazaelon al la rango de etnarkoj –guberniestroj
de Judujo.
Dum la regado de Antonio, pezaj impostoj estis pagigitaj
per sama krueleco kiel dum la tempo de Kasio, kio pliigis
la malamon al Romo kaj ĝiaj agentoj en Judujo. Tamen, la
tempo liberiĝi el la romia ŝarĝo venis en 40 a. K., kiam la
83

