Page 87 - heleco-101
P. 87
aferon unue al Marko Antonio kaj poste, post la malvenko de Antonio ĉe Aktio, al la
imperiestro Aŭgusto. Je la foriro, Herodo lasis Marian sub gardado, donante sekretan
ordonon mortigi ŝin okaze de lia morto. Tamen, Jozefo —edzo de Salomeo, kiu devis gar-
di Marian— malkaŝis al ŝi tiun ordonon. Kiam Herodo revenis viva, Maria riproĉis al li
la planadon de ŝia murdo. Herodo, kolere kaj suspekteme, interpretis tion kiel perfidon
kaj eĉ suspektis ŝin pri seks-rilato ŝia kun Josefo. Li ordonis procesi ŝin, kaj en 29 a.
K. Maria estis mort-kondamnita kaj ekzekutita. Malgraŭ sia amo al ŝi, Herodo sentis sin
perfidita. Maria malestimis Herodon kaj ne pensis ke li aŭdacus damaĝi ŝin. Tial, ŝia
morto eble estas rezulto de ĵaluzo. Post ŝia morto, Herodo suferis pro depresio. Tiam,
lia bopatrino Aleksandra volis profiti la okazon por organizi ribelon kontraŭ li, sed
Herodo resaniĝis, reprenis la povon kaj ordonis ŝian ekzekuton. Poste, li plu perse-
kutis la Hasmonean familion kaj eĉ senproceze mortigis ulojn ligitajn al ili.
Herodo regis sub romia protekto kaj adoptis politikon favore al la nejuda loĝantaro de
sia regno, kiun li taksis pli lojala al Romo ol la judoj. Li fidis je nejudaj gardistoj, kiuj
malestimis la judojn, kio certigis al li ke la armeo ne aliĝus al ebla juda ribelo. Dum lia
regado ne estis militaj minacoj de najbaraj landoj. Tial li povis dediĉiĝi al la internaj
aferoj. Li bone rilatis kun aŭtoritatoj de najbaraj regnoj, kio ebligis la disvolviĝon de
komercado. Inter liaj gravaj faroj estis la konstruado de novaj havenoj, kiuj funkciis
kiel komercaj centroj. Li ankaŭ setligis la nordon de orienta Transjordanio, konstruis
efikajn akveduktojn, kaj evoluigis agrikulturon en diversaj partoj de sia regno.
Ega minaco al la regno de Herodo estis Kleopatra, la reĝino de Egiptujo kaj edzino de
Marko Antonio, la romia mastro de Herodo. Ŝi celis vastigi sian regnon kaj restarigi ĝian
gloron, interalie postulante Judujon, kiu iam apartenis al la ptolemea regno. Dum la mi-
lito inter Antonio kaj Oktavio, kvankam formale aliĝinta al la koalicio subtenanta Anto-
nion, Herodo militis kontraŭ la Nabatea Regno kiel ruzaĵo por sin teni neŭtrala en la
romia milito, cele konservi la favoron de la venkinto. La malvenko de Antonio en 31 a.
K. savis la regnon de Herodo kontraŭ la ambicio de Kleopatra, sed li devis manovri por
konservi la favoron de Romo, tiam regata de Aŭgusto. Li hastis esprimi sian lojalecon al
la Cezaro fondante du urbojn honore al li kaj sendante siajn filojn por esti edukitaj ĉe
la imperiestra kortego en Romo. Aŭgusto, dankeme, rekompencis lin per la redono de
teritorioj, kiujn Kleopatra estis forpreninta, kaj eĉ aldonis pliajn al lia regno.
La lastaj jaroj de Herodo estis markitaj de ega interna maltrankvilo kaj familia tragedio.
La reĝa kortego iĝis nesto de suspektoj, intrigoj kaj rivalecoj, cefe inter la hered-
antoj. Liaj du filoj kun la hasmonea Maria, Aristobulo kaj Aleksandro, estis tre popu-
laraj, sed estis viktimoj de intrigoj kaj la paranojo de ilia patro. Akuzitaj pri komploto
kontraŭ Herodo, surbaze de kalumnioj de Antipatro, la sola filo de Herodo kun lia unua
edzino Doris, ili estis juĝitaj kaj ekzekutitaj en la jaro 7 a. K., spit’ al ilia nobela deveno
kaj esperoj pri heredeco. Sed Antipatro ne ĝuis sian venkon: lia ambicio fine turniĝis
kontraŭ li. Akuzita pri perfido kaj komploto, li estis arestita kaj, plurajn tagojn antaŭ
la morto de Herodo en 4 a. K., ankaŭ ekzekutita. Tiuj dramaj eventoj montras la mal-
stabilecon de la heroda dinastio kaj la kreskantan psikologian malfortiĝon de Herodo
87

