Page 88 - heleco-101
P. 88
mem, kiu iĝis ĉiam pli suspektema, senkompata kaj izolita. Lia morto estis starto de
konfliktoj pri sukcedo kaj pli intensa interveno de Romo en la regionaj aferoj.
Kvankam Herodo estas konata pro sia kruela regado kaj politikaj intrigoj, li famiĝis,
kiel dirite, ankaŭ pro siaj ambiciaj kaj grandiozaj konstruprojektoj, kiuj radikale trans-
formis la pejzaĝon de Judujo. Pro paranojo pri atencoj, li konstruis fortikigitajn
palacojn kiel Masada kaj Herodium, kun provizoj por longdaŭraj sieĝoj. Li ankaŭ
rekonstruis strategiajn fortikaĵojn kiel Aleksandrio, Hirkanio kaj Mivvar.
En Jerusalemo, li starigis la Fortikaĵon Antonian apud la Templa Monto kaj la Reĝan
Palacon kun tri imponaj turoj. Sur unu el tiuj ejoj hodiaŭ staras la Turo de Davido.
Herodo entreprenis egan arkitekturan renovigon de Jerusalemo. Li disetendis la urbon
kaj rekonstruis la Templon, kreante unu el la plej imponaj konstruaĵoj de la antikva
mondo. La Templa Monto estis grandskale vastigita per artefaritaj terasoj, kaj la tuta
projekto daŭris 46 jarojn. La Templo estis rekonstruita sur la sama bazo laŭ bibliaj pos-
tuloj, sed pli alta kaj majesta, kun grandaj kortoj kaj marmora fasado. Fremduloj povis
eniri nur ĝis la ekstera korto (“Korto de la Gojoj”). La interna parto, kun la Sankta Halo
kaj la Plejsanktaĵo, estis rezervita por la pastroj. La templo estis ornamita per oro kaj
marmoro. Herodo enmetis romiajn simbolojn, kiel reĝa aglo super la pordego de la
Templo, kio provokis judan reziston. Post lia morto, du Toraaj kleruloj faligis la aglon
kaj estis ekzekutitaj. Malgraŭ la religia funkcio, la Templo ankaŭ estis rimedo por
montri lojalecon al Romo.
Herodo fondis aŭ rekonstruis urbojn kiel Sebastia kaj Cezarea, kie li konstruis
havenon, palacojn, stadionon, hipodromon, teatrejojn kaj templojn por la romia
imperiestro Aŭgusto. Tiuj projektoj signife kontribuis al la romanigo de la
regiono. Laŭ Josefo, li ankaŭ konstruis templojn al Aŭgusto en Sebastia, Cezarea
kaj Panion (proksime de Banias). Li montris intereson pri pli granda proksimeco
al sia popolo en siaj pli fruaj palacoj, kiel en Jeriĥo kaj Masada, kie gastoj povis
aliri relative facile. Tamen kun la tempo, liaj palacoj fariĝis pli izolitaj, kun
kompleksaj alirvojoj kaj pli forta klasodivido. Ĉi tiu arkitektura evoluo reflektas
lian kreskantan distancon disde sia popolo kaj kortego.
Kvankam Herodo estis judo, multaj el liaj konstruprojektoj –stadionoj, teatroj kaj
paganaj temploj– servis pli al la grek-romia mondo ol al la juda socio, kiu
centriĝis ĉirkaŭ la Templo. Lia regado do enportis helenismon al regiono, kie tio
ofte estis renkontita kun malkontento.
Herodo edziĝis al ne malpli ol dek edzinoj kaj, laŭ konataĵoj, havis posteulojn kun
ok el ili, entute dek filojn kaj kvin filinojn. Do, je lia morto restis sufiĉe da
heredantoj por interkvereli pri lia havaĵo. Tamen, la regado de lia heredaĵo ne
dependis de li mem, sed de la romia imperiestro Aŭgusto. Ni iome priraportos
tiujn politikajn intrigojn, sed ne nun. Ĉar temas pri eventoj apartenantaj al alia,
nova epoko. La forpaso de Herodo koincidis, proksimume, kun la komenco de
nova Erao. Temas pri historia ŝanĝo, kiu tute ne rilatis al Herodo mem, sed al alia
figuro, al kiu ni volas dediĉi apartan atenton.
88

